Ora TP

hispanaj premioj donitaj ĉiujare de la revuo Teleprograma inter 1972 kaj 2012

La premioj Ora TPhispane TP de Oro respektive katalune TP d'Or estis hispanaj premioj donitaj ĉiujare de la revuo Teleprograma (TP), al kiuj poste aliĝis la revuoj Teleindiscreta kaj Fotogramas, per voĉdono de ĝiaj legantoj, kiuj distingis la laboron en malsamaj areoj de televido en Hispanio. Ili estis atribuitaj dum 40 jaroj, inter 1972 kaj 2012. Unu el la unuaj eksterlandaj premiitoj en 1974 la tiam 15-jara sveda aktorino Inger Nilsson pro sia aktorado de la fabele forta kaj kuraĝa knabino Pipi Ŝtrumpolonga[1][2]

Ora TP
premio pri televido • perioda evento
premio pri televido
Komenco 1972 vd
Fino 2012 vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr

Ekde la jaro 2013 la premioj integriĝis en la ĉiujaran premiadon Premios Iris de España de la Akademio de Televido kaj Aŭdvidaj Sciencoj kaj Artoj de Hispanio (hispane Academia de Televisión y de las Ciencias y Artes del Audiovisual de España, katalune Acadèmia de les Ciències i les Arts de Televisió d'Espanya).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti