La Ordinara delfenomallongbeka delfeno (Delphinus delphis) estas specio de komuna delfeno. Ĝi havas pli grandan teritorion ol la Tropika delfeno (D. capensis), kaj vivas tra varm-moderaj kaj tropikaj oceanoj, inklude la Hindan Oceanon kvankam je pli malgrandaj kvantoj ol ĉe alia lokoj kie ili troviĝas.[1] Estas pli da tiuj delfenoj al de aliaj delfenaj specioj en la varm-moderaj partoj de Atlantiko kaj Pacifiko.[2] Ĝi troviĝas ankaŭ en Karibio kaj Mediteraneo. Tiu delfeno estas abunda ankaŭ en la Nigra Maro, Golfo de Meksiko, kaj Ruĝa Maro. Ili sekvas la golfan marfluon ĝis akvoj de Norvegio. Rare tiuj delfenoj kuraĝas al Arkto.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara delfeno

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Delfeno, Delphinus
Specio: Delphinus delphis
Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fizikaj trajtoj redakti

 
Ordinara delfeno.

La Ordinara delfeno estas mez-granda delfeno, pli malgranda ol la pli amplekse konata botelnaza delfeno. Plenkreskuloj varias laŭlonge el 5 al 8 futoj kaj gamas peze el 100 al 136 kilogramoj aŭ 220.26 al 299 pundoj.[1][3] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj,[3] kun laŭgranda seksa dimorfismo de 1.06. Maturaj maskloj ankaŭ havas elstarajn malantaŭajn ĝibojn. La kolormodelo en la korpo estas malofta. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blanka, dum ambaŭflanke estas bildo kvazaŭ de akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭe kaj malhelgriza dorse.[4] Ĝi havas longan, fajnan bekon kun 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj en ĉiu flanko de ĉiu makzelo.[5] Junaj delfenoj havas pli nerimarkindan aspekton kaj iĝas pli distingeblaj kiam ili estas pli maturaj.[6]

Taksonomio redakti

 
Frua ilustraĵo el Transactions of the Zoological Society of London (1944).

La Ordinara delfeno estas membro de la genro de komunaj delfenoj, nome Delphinus, ene de la delfena familio, Delfenedoj. Ĝis mezo de la 1990-aj jaroj, la diferencaj formoj ene de Delphinus ne estis agnoskitaj kiel apartaj specioj, sed estis ĉiuj konsiderataj membroj de la specio D. delphis.[2][3] Nuntempe, estas du agnoskitaj specioj de Delphinus: nome mallongbeka ordinara delfeno kaj longbeka ordinara delfeno (D. capensis).[7] La mallongbeka ordinara delfeno estas ĝenerale pli malgranda ol la longbeka ordinara delfeno kaj havas pli mallongan bekomuzelon. Diferencigo inter la varioj de mallongbeka ordinara delfeno povas esti atribuataj al la oceana temperaturo, klorofila koncentriĝo, kaj oceana malklareco, pli ol al zoogeografia distribuado.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Alspaugh, M. "Delphinus delphis". Animal Diversity Web. Alirita la 18an de Novembro 2018.
  2. 2,0 2,1 Perrin, W. (2002). "Common Dolphins". In Perrin, W.; Wursig, B.; Thewissen, J. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 245–248. ISBN 0-12-551340-2.
  3. 3,0 3,1 3,2 (2006) Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World, p. 171–174. ISBN 0-691-12757-3.
  4. Reeves, Stewart. Guide to Marine Mammals of the World. ISBN 0-375-41141-0.
  5. The Common Dolphin. Arkivita el la originalo je 19a de Junio 2008. Alirita 2008-07-03.
  6. Short Beaked Dolphin. Alirita 2013-10-23.
  7. Mead, J.G.; Brownell, R. L. Jr. (2005). "Order Cetacea". In Wilson, D.E.; Reeder, D.M. Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3rd ed.). Johns Hopkins University Press. pp. 723–743. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494. Alirita la 18an de Novembro 2018.

Bibliografio redakti