Ordos estas altebenaĵo kaj meandro (ĉine 鄂尔多斯, pinjine: Èěrduōsī) kaj regiono de Ĉinio en la okcidento de Pekino, kie la Flava Rivero faras ampleksan meandron. La rivero fluas unue en direkto NNOk, poste orienten kaj poste suden, formante tri flankojn de ne regula rektangulo. La kvara flanko, nome la suda, estas formata de la rivero Vei kiu elfluas proksime de la sudorienta angulo kaj fluas orienten ĝis la sudorienta angulo. Kiel horloĝa direkto kaj elirinte el la sudorienta angulo, la flankoj de tiu rektangulo havas ĉirkaŭ 640, 320, 600, kaj 565 km. En la sudorienta angulo, la Flava Rivero turnas en direkto orientena kaj ekiras tra la montaroj tra la trapasejo de Hangu ĝis eniri en la Nord-Ĉinia Altebenaĵo.

Ordos

Erdos Shamo (鄂爾多斯沙漠)

Ordos (teritorio de la sendistrikta urbod:Q748149)
Ordos (teritorio de la sendistrikta urbod:Q748149)
regiono
Situo Ĉinio
Areo 90 000 km² f3
Geografia situo 39° 0′ N, 108° 0′ O (mapo)39108Koordinatoj: 39° 0′ N, 108° 0′ O (mapo) f4
Ordos (Ĉinio)
Ordos (Ĉinio)
DEC
Ordos
Ordos
Situo de Ordos
Map
Ordos
Mineraloj sablo (22.500 km2)[1]
vdr

Ju pli norde, des malpli da precipitaĵoj, kaj pro tio ankaŭ de loĝantaro. La valo de la rivero Vei, en la sudo, estas dense loĝata kaj estas unu de la antikvaj centroj de la ĉina civilizacio. La nordo estas regiono de paŝtejoj kaj dezertoj (dezerto de Mu Us) kaj formas parton de Interna Mongolio. La Granda Ĉina Muro tranĉas proksimume tra la centro, separante la nomadojn de la nordo disde la sudo agrikultura. La regiono de Ordos propre dirita estas la zona norde de la murego. Kvankam tiu rektangula areo estas evidenta sur mapo, la nordo kaj la sudo estas tiom diferencaj ke la regiono ne havas komunan historion.

Sude de la valo de la rivero Vei estas la altaj montaroj Kin, kiuj apartigas ĝin el la valo de la rivero Han, alfluanto de la rivero Jangzio. Pli sude kaj iom okcidente estas la baseno de Siĉuano. Oriente estas la montaroj Luliang kiuj formas la okcidentan flankon de la altebenaĵo de Ŝanŝio. Norde kaj nordoriente estas la herbejoj de Interna Mongolio. La sudokcidenta angulo kuniĝas kun la Tibeta Altebenaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rao, Wenbo, et al. "Sr-Nd isotopic characteristics of eolian deposits in the Erdos Desert and Chinese Loess Plateau: Implications for their provenances." Geochemical Journal 42.3 (2008): 273–282. (PDF)