Organizaĵo por helpo al naciaj politikaj prizonuloj kaj iliaj proksimuloj
La organizaĵo por helpo al naciaj politikaj prizonuloj kaj iliaj proksimuloj - germane Hilfsorganisation für nationale politische Gefangene und deren Angehörige e.V. (HNG) - estis organizaĵo, kiu prizorgis kaj subtenis dekstrajn ekstremistojn kondamnitajn je malliberiĝo en malliberejoj de Germanio. En septembro 2011 la asocio havis 600 membrojn, kaj sekve estis inter la plej fortaj dekstre ekstremismaj organizaĵoj en Germanio. Sian lastan administran sidejon la asocio havis en Frankfurto ĉe Majno, dum la lasta poŝta adreso estis en Majenco. La 21-an de septembro 2011 la registaro de Germanio malpermesis la organizaĵon.
Taskoj de la organizaĵoRedakti
La malliberigitaj "samideanoj", kiun la organizaĵo nomis "politikaj malliberigitoj" aŭ "naciaj malliberigitoj", ricevis propagandan materialon de la organizaĵo, ricevis ofertojn pri "leteramikecoj" kaj novaj kontaktoj al la dekstre ekstremisma movado, kaj krome ricevis financan subtenon. Tiun helpon la organizaĵo ankaŭ ofertis al ĝis nun neorganizitaj dekstraj ekstremuloj kaj al malliberigitoj sen politika konvinko, por gajni ilin por la dekstre ekstremisma movado. Krome la organizaĵo peris advokatojn en procesoj kontraŭ novnazioj kaj jure subtenis la akuzitojn en tiaj procesoj.
Celo de la psika kaj financa subteno estis teni altan "batalan moralon" de la novnaziaj malliberigitoj kaj eviti ke ili pro frustriĝo pri la malliberigo forlasus la novnaziisman movadon.
Eksteraj ligilojRedakti
- Rechte Kameraden im Knast – Schlag gegen Neonazi-Verein ("dekstraj kameradoj en malliberejo - bato kontraŭ novnazia klubo"); artikolo en la retejo n-tv.de en septembro 2010 pri la organizaĵo kaj ties planata malpermeso (germane)
- Christian Spiegelberg: Was bringen Vereinsverbote zur Bekämpfung von Rechtsextremismus? ("Kiel efikas malpermesoj de kluboj en lukto kontraŭ dekstra ekstremismo"), artikolo de la 23-a de septembro 2010 pri la temo en la retejo mut-gegen-rechte-gewalt.de ("kuraĝo kontraŭ dekstra perforto", same germane)[rompita ligilo]