Ormes (Loiret)

komunumo en la departemento Loiret de Francio

Ormes estas urbeto en franca departemento Loiret, lime de la grenkreska ebenaĵa regiono Beauce.
Ĝi estas banala enkampa urbeto, sed tenas unu apartan gravecon: enkadre de la KAP-sistemo de Eŭropa Unio, kiu aranĝis sistemon cele helpi kaj protekti merkatajn prezojn, estas difinitaj du apartaj punktoj : tiu kie la merkato pri grenoj estas la plej superprodukta - tiu ĉi estas Ormes - kaj alia, kiu estas la plej malsuper-produkta (tiu ĉi estas la riverhaveno de Duisburg).

Ormes
komunumo
Preĝejo Dipatrino
Oficiala nomo: Ormes
Ŝtato Francio Francio
Regiono Centro
Departemento Loiret
Arondismento Orléans
Kantono Ingré
Interkomunumreto Orléans Val de Loire
Situo Ormes
 - koordinatoj 47° 56′ 30″ N 1° 49′ 18″ O / 47.94167 °N, 1.82167 °O / 47.94167; 1.82167 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 131 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 106 m s. m.
Areo 18,15 km² (1 815 ha)
Loĝantaro 3 628 (2012)
Denseco 199,89 loĝ./km²
Urbestro S-ro Alain Touchard
2014-2020
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 45130
INSEE 45235
Situo de Ormes enkadre de Francio
Situo de Ormes enkadre de Francio
Situo de Ormes enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Ormes (Loiret)
Retpaĝo: www.ville-ormes.fr


foto de la grenejoj en Ormes:

Esperanto en Ormes redakti

En Ormes troviĝas la sidejo de la departementa asocio, Esperanto-Loiret

Adreso: Place Clément Marot 45140 Ormes ties ret-ejo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 37 voĉojn (4,36% de voĉoj) en 2004, 19 voĉojn (1,93% de voĉoj) en 2009 kaj 25 voĉojn (2,35% de voĉoj) en 2014.

Vidu ankaŭ redakti