Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria (Budapeŝto)

Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria (hungare Istenszülő elhunyta Nagyboldogasszony ortodox székesegyház) estas eklezia konstruaĵo en Budapeŝto (Hungario).

Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria (Budapeŝto)
Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria en Budapeŝto (2008)
Ortodoksa katedralo Ĉieliro de Maria en Budapeŝto (2008)
katedralo • ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto-Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
provinco Pest
diocezo Hungario
Statuso katedralo ekde 2000
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 18-a jarcento jam multe da grekaj komercistoj vivis en Pest (urbo). Ili vizitis mesojn en Serba preĝejo Sankta Georgo (Budapeŝto), ekde 1784 jam en ĉiu dua dimanĉo estis greklingva meso. Baldaŭ kapacito de la preĝejo ne sufiĉis. pli, ol 600 da grekoj aĉetis lokon ĉe bordo de Danubo en 1790. La preĝejo estis preta en 1801. Miklós Ybl iomete trakonstruis la fasadon, samtempe li konstruis pintojn al ambaŭ turoj en 1873. Paŝo post paŝo la ortodoksuloj parte estis ankaŭ hungaroj, en 1931 la eklezio prenis la nomon "hungara", tamen la mesa lingvo restis la grka ĝis 1949. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 la katedralo parte ruiniĝis, inter 1946-1949 la konstruaĵo iomete renoviĝis, en 1953 la fasado plibeliĝis. Post la 2-a mondmilito estreco de Konstantinopolo ĉesis, poste sekvis estreco de Moskvo. Pri tio okazis fina jura verdikto en 2005. En la 1970-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj la katedralo estis renovigita escepte la turojn. Nuntempe lingvoj de la mesoj estas greka, hungara kaj eklezia slava.

Konstruaĵo redakti

La impona konstruaĵo situas laŭ la trotuaro inter aliaj domoj. La fasado estas simetria, escepte la mankantan turoparton. Meze funkcias la enirejo. Interne la vido estas simila, ol en aliaj ortodoksaj preĝejoj. Aparte menciindas la belega ikonostazo.

En la 2010-aj jaroj Vladimir Putin promesis rekonstruon de la mankhava turo.

Elektitaj pastroj redakti

Fontoj redakti