Os (Hordaland)
Os [us] estas eksa komunumo kaj urbeto apud la fjordo Hardanger en Norvegio. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland, kaj Midthordland . Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 19 742 loĝantoj sur areo de 139,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 141 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun komunumo Bergen, Samnanger, Fusa, Tysnes kaj Austevoll. Ekde 2020 Os kaj la najbara eksa komunumo Fusa konsistigas novan komunumon Bjørnafjorden.
- Administra centro: Os
- Himno: Os-songen
- Loka gazeto: Os & Fusa-posten
Os | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
eksa komunumo de Norvegio (2020–) komunumo de Norvegio (–2019) ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Provinco ĝis 2019 | ![]() | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 742 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 60° 14′ N, 5° 29′ O (mapo)60.2269444444445.4758333333333Koordinatoj: 60° 14′ N, 5° 29′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 139,57601558515 km² ( 139 57. 601 558 515 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiKrom la ĉefa loĝloko Os, la komunumo konsistas el multaj - parte tre malgrandaj - loĝlokoj, kiuj nomiĝas Askvik, Balland, Berge, Bjoarvik, Bjørnen, Bjånes, Borgen, Bø, Bøsæter, Drange, Døsen, Eide, Ferstad, Forstrønen, Gåssand, Gjemdal, Grindevoll, Halhjem, Hatvik, Hauge, Haugland, Haukeland, Heggland, Heggeland, Hetleflåten, Hjelle, Holen, Hovland (kun Hagavik), Kalvetræ, Klyva, Kuven (kun Flåten), Kvalesund, Lekven, Lepsøy, Lien, Lunde, Lunden, Lysekloster, Lyssand, Lysøen, Lønningdal, Midthus, Midtsæter, Moberg, Mobergslien, Molda, Nordstraumen, Nordstrønen (kun Skorpo), Osøyro, Rød, Røttingen, Røykenes, Salbuvik, Sanden, Sjøbøen, Skjeie, Skogen, Sperrevik (kun Leirvåg), Storum, Sundøy, Sælen, Særvoll, Særvollsvik, Søfteland, Sørstraumen, Sørstrønen, Søvik, Tuen, Tveit, Tømmernes, Tøsdal, Ulven, Valle, Økland, Øvredal, Øvreeide kaj Åsen.
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn Os loĝas interalie la esperantista parto Jelena (alinome Suneto, el Ĉuvaŝio) kaj Ulf Lunde kun filo; Ulf, aktiva membro kaj foje estrarano de la Norvega Esperantista Ligo, aktivas en Vikipedio je la nomo verdlanco.