Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Šumperk. Pri samnomata rivero temas artikolo Oskava (rivero).

Oskava (germane Oskau) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, en Regiono Olomouc kaj Distrikto Šumperk, en valo de samnomata rivero Oskava, proksimume 13 km sudoriente de Šumperk. Vivas ĉi tie 1 297 loĝantoj (2023).

Oskava
germane Oskau
municipo
Preĝejo de sankta Floriano
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oskava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Rivero Oskava
Situo Oskava
 - alteco 316 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 43″ N 17° 07′ 56″ O / 49.89528 °N, 17.13222 °O / 49.89528; 17.13222 (mapo)
Areo 59,47 km² (5 947 ha)
Loĝantaro 1 297 (2023)
Denseco 21,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1344
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 01 ĝis 788 20
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 540544
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oskava
Retpaĝo: www.ou-oskava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Proksime troviĝas vintra centro Třemešek kun skitreno kaj kun deglitejo, la tiea naturo estas tre alloga por ekskursoj el la urbo kaj por aranĝado de someraj tendaroj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libina, Stará Ves, Nový Malín, Šumvald, Horní Město, Tvrdkov, Hraběšice kaj Sobotín.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1344.

En la jaro 1960 al Oskava aliĝis domaro Bedřichov. En ambaŭ partoj funkciis fabrikoj de kompanio Moravolen, alligita uzino de Moravolen Šumperk. Ekde la jaro 1992 ĝi nomiĝis Nobleslen a.s. En la jaro 2007 unu halon kaptis incendio, kiu neniigis multon de ekipaĵo, kiu poste estis riparita, eventuale aĉetita kaj denove ĝi funkcias. Ekde la jaro 2004 la tekstila fabriko havas novan posedanton kaj la nomon. Ties nomo estas CNM textil a.s. kun sidejo en Baška ĉe Frýdek-Místek. La fabriko blankigas, kolorigas kaj presas ŝtofojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 829
18803 728
18903 702
19003 335
19103 315
19212 883
JaroLoĝantoj
19302 862
19501 730
19611 825
19701 718
19801 694
19911 523
JaroLoĝantoj
20011 484
20141 358
20161 327
20171 287
20181 284
20191 274
JaroLoĝantoj
20201 277
20211 271
20221 265
20231 297

Memorindaĵoj redakti

Kulturaj memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Floriano

Naturmemorindaĵoj redakti

  • Natura rezervejo Rabštejn

Partoj de municipo redakti