Otterbach (Lauter)

La rojo Otterbach estas 9,1 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivereto Lauter en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Otterbach
la rojo „Otterbach“ ene de la samnoma urbeto, fone la katloka preĝejo
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Rivera reto Rejno
Longeco 9,1 km [1]
Fluo
Fonto norde de Otterberg
- Alteco super marnivelo 357 m
Enfluejo en Otterbach (Rejnlando-Palatinato) en la Lauter
- Alteco 217 m [2]
Geografio
Trairataj urbetoj Otterberg
vdr

Geografio redakti

La Otterbach fontas ĉ. 2,4 km norde de Otterberg je la okcidenta flanko de la monto Bruchbergs je alteco de 357 m super marnivelo. unue ĝi fluas orienten kaj fluas laŭ vasta arko sudokcidenten, trafluas Otterberg kaj enbuŝiĝas en Otterbach je alteco de 217 m super marnivelo de dekstre la rivereto Lauter.

La rojo superas sur sia 9,1 km longa vojo altodiferencon de 140 m, kio egalas al meza dekliveco de 15,4 ‰. Ĝi deakvigas areon de 29,564 km² trans Lauter, Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Flankriveroj redakti

La plej granda flankrivero de la Otterbach estas la 4,8 km longa Grafenthalerbach kun akvokolekta areo de 5,930 km². Sekvas listo de la flankriveroj de la Otterbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolekta areo[1], la alteco de la enfluejo[2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].

nomo
Lage
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m super marnivelo]
DGKZ
Schellenbach dekstre 1,5 1,401 263 25466612
Grafenthalerbach dekstre 4,8 5,930 250 2546662
Weinbrunnerbach maldekstre 1,8 4,819 240 2546664
Appenbach maldekstre 2,0 3,392 240 25466652
Erlenbach maldekstre 2,0 3,443 235 2546666
Reichenbach dekstre 2,1 2,154 225 2546668

Medio redakti

La Otterbach apartenas a la fajnmineralriĉaj, silikataj mezmontaraj rojoj. Ĝia akveja strukturkvalito estas grandparte forte ĝis tre forte kaj ene de la vilaĝo Otterberg komplete ŝanĝita. Nur en la supra parto ekzistas sektoroj kiuj nur estas ŝanĝitaj mezgrade. La akveja kvalito estas en la supra parto ĝis Otterberg apenaŭ ŝarĝita kaj de Otterberg mezgrade ŝarĝita (stato 2005).[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2014-08-17.
  2. 2,0 2,1 2,2 Topografische Karte 1:25.000