Otto Carl Friedrich Hermann CRUSIUS (naskiĝinta la 20-an de decembro 1857 en Hanovro, mortinta la 29-an de decembro 1918 en Munkeno) estis germana filologo. Li estis filo de imposta komisaro; kun Franziska Bihl, kiun li nuptis en 1885, li havis du filojn kaj filinon (i.a. la muzikisto Otto E. Crusius).

Otto Crusius
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1857 (1857-12-20)
en Hanovro
Morto 29-an de decembro 1918 (1918-12-29) (61-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj latinaantikva grekagermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Franziska Crusius
Infanoj Friedrich Crusius • Otto E. Crusius
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • klasika filologo • universitata instruisto • folkloristo • literaturhistoriisto • komponisto
vdr
filologo Otto Crusius, ĉ. 1910

Vivo redakti

Post frekvento de la Malnova liceo hanovra (kie li renkontis la fondinton de la helena dialektesplorado Heinrich Ludolf Ahrens) li studis je la Universitato de Lepsiko ĉe la klasikaj filologoj Friedrich Ritschl kaj Otto Ribbeck kaj la germanisto Rudolf Hildebrand inter 1875 kaj 1879.

Gimnaziinstruade li aktivis unue en Dresdeno kaj poste (ĝis 1886) je la Thomas-lernejo Lepsiko. En majo 1883 li estis habilitiĝinta Lepsike. Posteulonte Erwin Rohde li iris en 1886 al Tübingen kaj en 1898 al Hajdelbergo. En 1903 oni vokis lin je la katedro de Wilhelm von Christ Munkenon kie Crusius (same antaŭe jam en Badeno) anis ĉe la plej supera edukadkonsilantaro. En 1915 Curius elektitis prezidanto de la Bavaria akademio de la sciencoj kaj ĝenerala konservisto de la kolektoj de la bavaria ŝtato.

Graveco redakti

Esploriste la elirpunkto de Crusius estis asertoj el la helena popolkulturo: fabloj, fabeloj, religiaj tradicioj, proverboj. Crusius pioniris en la eltrovo de la akurata evoluo de helena proverbaro metante la bazon por pliaj esploroj ĉi-tie. Gravegis ankaŭ liaj kontribuaĵoj pri antikva muziko kaj ideoj pri interpreto de helena liriko. La komprenon de literaturaj papirusaj trovoj antaŭenpuŝis li krome: ekz. pri la t.n. Mim-jamboj de Herodas. Preleganto li strebis vivigi la imponajn kreitaĵojn de greka spirito epopee, lirike, drame. Kontraŭ strikte historia aspekto je antikvaĵoj (kio modis en la fino de la 19-a jarcento) Crusius favoris humanismajn taksad-metodojn. Tiel li intence reiris al Wilhelm von Humboldt kaj romantikismo.

Crusius havis multajn kontaktojn al munkenaj cirkloj de artistoj. Liaj propraj poetaj kaj muzikistaj[1] improvizaĵoj publikigitis nur post 1914. Ĉe la seminario pri klasika filologo de la Universitato de Munkeno staras bronzbusto kreita fare de Karl Baur.

Verkoj (elekto) redakti

  • De Babrii aetate, 1879
  • Analecta ad paroemiographos Graecos, 1883
  • Beiträge zur griechischen Religionsgeschichte, 1886
  • Untersuchungen zu Herondas, 1892
  • Delphische Hymnen, 1894
  • Aus der Geschichte der Fabel (enkonduko al la verko de Kleuken Buch der Fabeln), 1913
  • Heilige Not, 1916 (poemoj)

eldonistece/tradukistece redakti

  • Herondas, 1892
  • Herondas (traduko), 1893
  • Babrius, 1897
  • Anthologia lyrica Graeca, 1897 ss.
  • Friedirch Nietzsche, Philologica 2, 1912
  • fakgazeto "Philologus", 1886-1918
  • kolekto "Das Erbe d. Alten" (kun T. Zielinski kaj O. Immisch), 1910-18

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Pfeiffer, Rudolf, "Crusius, Otto" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 432 (tie ĉi interrete)

Notoj redakti