Fenestro de Overton

(Alidirektita el Overton-a fenestro)

Fenestro de Overton, ankaŭ nomata la diskursfenestro, estas kontraŭscienca konspirologia koncepto[1][2], kiu nomumas la aron da ideoj, opinioj aŭ praktikoj konsiderataj akcepteblaj en la publika opinio de socio. Ĉi tiu termino estas derivita de la nomo de sia konceptinto, Joseph P. Overton (1960-2003)[3], iama vicprezidanto de la Centro por Publika Politiko de Mackinac[4], kiu, en la priskribo de sia "fenestro", asertis la ideon, ke la politika farebleco de ideo dependas ĉefe de tio, ke ĝi estas en la "fenestro", pli ol de la unuopaj preferoj de politikistoj[5].

Laŭ la priskribo de Overton, lia fenestro kvazaŭ inkludas gamon da politikoj konsiderataj politike akcepteblaj rilate al ekzistanta publika opinio, kaj kiujn politikisto kvazaŭ povas do proponi sen esti konsiderata tro ekstremista, por gajni aŭ teni publikan postenon.

Post la morto de Overton, aliaj esploris la koncepton de ĝustigo de ĉi tiu fenestro de akcepteblaj ideoj, intence reklamante ideojn ekster ĉi tiu fenestro (aŭ ideojn ĉe la "ekstera marĝeno") kun la intenco akceptigi, per komparo, ideojn ĝis nun konsideratajn neglektindaj[6].

La amaskomunikiloj, kiel influaj agantoj de publika opinio, verŝajne estas ilo por modifi ĉi tiun fenestron per pli grandigi aŭ movi ĝin meze de la aro da opinioj[7]. La polemika amaskomunikilaro precipe emas kontribui al la unua etapo de tia operacio, tio estas radikaligante nepenseblan ideon .

Koncepto redakti

 
Diagramo de la Overton-a fenestro, kiu ŝoviĝas supren aŭ malsupren laŭ la epoko

Overton priskribas mapon da ideoj de "pli libera" ĝis "malpli libera" pri registara agado. Laŭ tio ke la fenestro ŝanĝas sian grandecon aŭ moviĝas, ideo en difinita loko povas fariĝi pli-malpli politike akceptebla. La akcepto-niveloj [8] de publikaj ideoj estas proksimume kiel sekvas:

La fenestro de Overton estas alproksimiĝo por identigi ideojn difinantajn la areon de akceptebleco de eblaj registaraj politikoj en la kunteksto de demokratio.

Subtenantoj de politikoj ekster la Overton-a fenestro celas persvadi aŭ eduki publikan opinion por ŝanĝi kaj/aŭ plilarĝigi la fenestron. Dum subtenantoj en la fenestro - subtenantaj aktualajn politikojn aŭ similajn - celas konvinki la publikan opinion, ke politikoj ekster la fenestro devas esti rigardataj kiel neakcepteblaj.

Ekzemplo redakti

Oni ofte prezentas kanibalismon kiel ekzemplon popularigitan de la rusa reĝisoro Nikita Miĥalkov por ilustri la funkciadon de la Overton-a fenestro. Ĉi tiu ekzemplo estas ja hipoteza. Tamen multaj nuntempaj ideoj, kiuj ŝajnis tute nekoncepteblaj antaŭ jardekoj, fariĝis tute akcepteblaj laŭ leĝo kaj por la socio; oni demandas sin ĉu ilia evoluo ne sekvis la ĉi-supran scenaron [9].

Referencoj redakti

  1. Ŝablono:Статья
  2. Виктор Вахштайн (2015-08-23) Насколько теория «Окна Овертона» научна и действительно ли можно, двигая «окно», влиять на общественное мнение?. TheQuestion. Arkivita el la originalo je 2015-11-16. Alirita 2015-10-08.
  3. NNDB intelligence aggregator retejo, "Joseph P. Overton"
  4. Joseph Overton biografio kaj artikolo indekso (angle). Mackinac. Alirita 2013-08-30.
  5. Joseph Lehman. A Brief Explanation of the Overton Window (Mallonga klarigo pri la Overtan-a fenestro) (angle). Mackinac Center for Public Policy. Alirita 7a de julio 2012.
  6. Daily Kos taglibro, "Morning Feature: Crazy Like a Fox?"
  7. La fenestro de Overton (france). Nos Pensées (2018-08-03). Alirita 2019-07-20.
  8. Ĉiutaga Kos-rakonto, "Kial la Dekstruloj venkas - kaj kial Dems Ne " (angle)
  9. La fenêtre d'Overton (france). Nos Pensées (2018-08-03). Alirita 2019-07-20..

Vidu ankaŭ redakti