Pál Beöthy

hungara politikisto

Pál Beöthy [bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy Pál estis hungara politikisto, juristo, parlamentestro, nobela juĝisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis bessenyői kaj örvendi.

Pál Beöthy

Pál Beöthy [1] naskiĝis la 20-an de junio 1866 en Nagymarja-puszta (supozeble nun parto de Kismarja). Li mortis la 15-an de septembro 1921 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Beöthy frekventis mezlernejojn en Budapeŝto kaj Szarvas, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1888. Post siaj studoj li laboris en administrado de Bihar kiel titulara notario. En la jaroj 1889 kaj 1890 li estis nobela juĝisto de Derecske, poste titulara subnotario de Bihar. Inter 1895 kaj 1903 li estis ĉefnobela juĝisto, poste ĝis 1905 li estis ĉefdepartementestro de Bereg. Inter 1910 kaj 1918 li estis parlamenta deputito, dume en 1911 vicparlamentestro, inter 1913 kaj 1917 departementestro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A járások új beosztása (1894)

Fontoj redakti