Péter Galambos
Péter Galambos [galamboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galambos Péter estas hungara remisto, dufoja eŭropa ĉampiono.
Péter Galambos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1986 (38-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | remisto |
Péter Galambos naskiĝis la 9-an de septembro 1986 en Vác aŭ en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Galambos studis en Universitato de Óbuda.
Sporta kariero
redaktiPéter Galambos inter 2000-2021 estis remisto en sportklubo de Vác, poste en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis plurfoja hungara ĉampiono inter 2006-2021. Liaj menciindaj internaciaj rezultoj venis ekde 2009. Li estis la dua en mondĉampionumoj trifoje en 2012, 2016 kaj 2019, krome li estis la unua en eŭropaj ĉampionumoj dufoje en 2019 kaj 2021. Lia kategorio estas facila pezo.