Péter Mizsey [miĵei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mizsey Péter estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Péter Mizsey
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1951 (1951-08-01) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Mizsey[1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Péter Mizsey maturiĝis en mezlernejo kun kemia licenco en 1969 en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1975. Li laboris en farmacia uzino inter 1969-1975, poste li instruis en la universitato. Li plulernis en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj akiris sciencan gradon Ph.D. en 1991 kaj li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 2017 li instruis en Universitato de Miskolc. Lia edzino naskis du gefilojn en 2007 kaj 2016. Li ricevis premiojn inter 2004-2022.

Liaj libroj

redakti
  • Szabályozástechnikai mérések (kunaŭtoro, 1993)
  • VEGYIPARI MŰVELETEK II. Anyagátadó műveletek és kémiai reaktorok. (kunaŭtoro, 2011)
  • Folyamatirányítási rendszerek (2011)
  • Storage of Fluctuating Renewable Energy (kunaŭtoro, 2021)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti