Pacifika Luterana Universitato
Pacific Lutheran University (esperantigebla kiel Pacifika Luterana Universitato) aŭ PLU estas privata kristana altlernejo lokita en Parkland,[1] Vaŝingtonio, Usono. Parkland estas antaŭurbo de Takomo, kaj oni ofte missupozas ke PLU estas en Takomo. PLU donas gradojn bakalaŭrajn kaj magistrajn pri diversaj studobjektoj kaj profesioj. Ĝi estas filia kolegio de la Evangelia Luterana Eklezio en Usono. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 400 studentojn kaj 283 profesorojn.[2] ĉe sia arbe kovrita kampuso de 630,000 m2.
Pacifika Luterana Universitato | ||
---|---|---|
privata universitato privata neprofitcela lernejo | ||
moto | Educating for Lives of Thoughtful Inquiry, Service, Leadership, and Care (Edukado por vivoj de | |
Informoj | ||
fondodato | 1890 | |
speco | privata | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 8′ 41″ N, 122° 26′ 34″ U (mapo)47.144854-122.442809Koordinatoj: 47° 8′ 41″ N, 122° 26′ 34″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Tacoma | |
adreso | 1010 122nd St So, Tacoma, WA, 98447-0003 | |
poŝtkodo | 98447-0003 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 2 907 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
jura formo | Non-profit Corporation vd | |
| ||
| ||
PLU aktuale konsistas el la Kolegio de Artoj kaj Sciencoj (konsistanta el Fako de Humanaĵoj, Fako de Naturaj Sciencoj, kaj la Fako de Sociaj Sciencoj), la Lernejo de Belartoj kaj Komunikado, la Lernejo de Komerco, la Lernejo de Edukado kaj Movadaj Studoj, kaj la Lernejo de Flegado.
Historio
redaktiFruaj jaroj
redaktiEnmigrintoj el Skandinavio fondis la universitaton en 1890, kaj la unuaj kursoj ekis en 1894, kun 30 studentoj. La tuta universitato estis en unu konstruaĵo ĝis 1912. La unua prezidanto de la lernejo estis Bjug Harstad, kaj la unua konstruaĵo, antaŭ "Old Main", nun portas la nomon Harstad Hall.
Citaĵoj
redakti- ↑ The Tallest Building in Parkland Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, Brielle Erickson, en Campus Voice, alirdato 2012-02-01
- ↑ 2011-12 faculty information[rompita ligilo], PLU Office of Institutional Research, alirdato 2012-02-01
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- recenzo ĉe U.S. News & World Report Arkivigite je 2010-06-29 per la retarkivo Wayback Machine