La Pacifika haringo, Clupea pallasii, estas specio de la familio de haringoj nome Klupeedoj asocia kun la medioj de la Pacifika Oceano en Nordameriko kaj nordorienta Azio. Ĝi estas brila arĝenteca fiŝo kun senspinaj naĝiloj kaj tre forkoforma vosto. La distribuado estas ampleksa laŭlonge de la marbordo de Kalifornio el Baja California norden al Alasko kaj al la Beringa Maro; en Azio la distribuado estas suden al Japanio. Clupea pallasii estas konsiderata supra-volbŝtona specio pro sia tre alta produktiveco kaj interagado kun granda nombro de predantoj kaj predooj.

Pacific herring fingerling.jpg
Maldika Pacifika heringo
Arealo de Clupea pallasii pallasii

La latina scienca nomo de la specio devenas el Peter Simon Pallas, fama germana naturalisto kaj esploristo.