Paedo Alert News estis internacia anglalingva revuo specife adresita al la samseksemaj pedofiloj, oficiale aperinta en Nederlando[1] inter 1979 kaj 1985, publikigita de la asocio Spartacus.

Paedo Alert News
revuo
Speco pedofilia revuo

Publikigisto Spartacus
Establodato 1979
Ĉesigita publikado 1985
ISSN 0167-4749

vdr

Proksimume dumonata, la revuo ofertis aktualaĵojn, artikolojn, eseojn, fotografion, informojn pri pedofilio kaj infaneco kaj aliajn enhavojn interesaj por pedofiloj. Specialistoj kiel Edward Brongersma kaj Frits Bernard ofte kunlaboris.

Ĝi komencis publikiĝi kiel Pan: a Magazine about Boy-love[2] en junio 1979. Post leĝa minaco flanke de la eldonejo Pan Books de Londono, kiu konsideris ke la revuo malobservis ĝiajn komercajn rajtojn, ĝi ekhavis la nomon Paedo Alert News (P.A.N.) ekde la 13-a numero.

Referencoj redakti

  1. Kent, George. Children in the International Political Economy. Nov-Jorko: Palgrave Macmillan, 1995. ISBN 0312128703.
  2. Califia, Pat. Public sex: The culture of radical sex. Berkeley: Cleis Press, 1994.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Arkivo de ciferecigitaj numeroj de PAN.