Edward BRONGERSMA (naskiĝis en Haarlem, Nederlando, la 31-an de aŭgusto 1911 - mortis en Overveen, la 22-an de aprilo 1998), estis nederlanda juristo, politikisto, verkisto kaj pedofilia aktivisto. Li estis membro de la supera ĉambro de la nederlanda parlamento pro la Partio de la Laboro de 1946 ĝis 1950 kaj de 1963 ĝis 1977. Li estas precipe konate kiel defendanto de la socia akceptado de pedofilio[1] kaj de la liberaligo de la leĝoj rilate al publika moralo. Je la fino de sia vivo li defendis ankaŭ eŭtanazio kaj la rajton al memmortigo.

Edward Brongersma
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1911 (1911-08-31)
en Harlemo
Morto 22-an de aprilo 1998 (1998-04-22) (86-jaraĝa)
en Nord-Holando
Mortis per eŭtanazio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Stedelijk Gymnasium Haarlem vd
Partio Partij van de Arbeid vd
Profesio
Okupo advokatoĵurnalistojuristopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de kuracisto, Edward Brongersma studis juron en la Universitato de Amsterdamo, de 1931 ĝis 1935. En 1933 li preparas sian tezon pri portugala konstitucia juro kaj la korporaciismo de António de Oliveira Salazar, kiun li tre admiras en tiu periodo. En 1940 li gajnas la licencion cum laude kiel doktoro pri juro en la Katolika Universitato de Nimego. Sian tezon pri la konstruado de la korporacia ŝtato oni reeldonas plurfoje.

Post la Dua Mondmilito li profesias kiel juristo kaj politikisto. De 1940 ĝis 1950 li profesias kiel advokato en Amsterdamo. En 1946 li aliĝas en la Senaton kiel membro de la Labora Partio (unua periodo de 1946 ĝis 1950, pli poste sekvita de dua periodo, de 1963 ĝis 1977). Dum ĉi tiu periodo li okupas municipan postenon en la vilaĝo Heemstede.

Tiuj du karieroj estas subite interrompitaj post kiam en 1950 li estas kondamnita al 10 monatoj de malliberejo akuzita, laŭ la artikolo 248 bis de la kriminala kodo, pri esti havinta seksrilatojn kun junulo 16-17-jara (naskiĝinta en 1932 aŭ 1933). En tiu epoko, la aĝo de konsento por samseksemaj rilatoj en Nederlando komencis je 21 jaroj.

Pli poste li laboras kiel ĵurnalisto kaj direktas en Harlemo, de 1956 ĝis 1959, la Federacion por Socia Asistado pri Familiaj Problemoj. En 1959 li reprenas la advokatecon kaj profesias en Harlemo ĝis la fino de sia kariero, en 1980. De 1960 ĝis 1967 li estas asistanta profesoro en la Krimologia Instituto, fako de la Fakultato pri Juro de la Ŝtata Universitato de Utreĉt. En 1963 la Labora Partio petas de li, ke li estu denove membro de la alta ĉambro, kion li faras ĝis 1977. De 1968 ĝis 1977 li estas prezidanto de la Permanenta Komitato pri Justico de ĉi tiu ĉambro. En 1975 la reĝino nomas lin Kavaliron de la Ordo de la Nederlanda Leono pro sia laboro kiel membro de la parlamento kaj aliaj meritoj. Li retiriĝas kiel senatoro en 1977.

Pro sia sperto kiel juristo kaj senatoro li havis gravan rolon rilate al la abolo de la artikolo 248 bis de la nederlanda kriminala kodo, la sama pro kiu li estis kondamnita en 1950. La aĝo de konsento por samseksemaj rilatoj reduktiĝis tiel de 21 ĝis 16 jaroj, ekvivalente al la aĝ-limo fiksita por la aliseksemaj rilatoj. Sed Brongersma volas iri pli longe kaj daŭre proponas aliajn reduktojn de la aĝ-limoj kaj pli da libero por la junuloj koncerne al seksrilatoj.

En 1979 oni kreas la Fondaĵon Edward Brongersma por konservi siajn verkojn kaj disponigi ilin al la reserĉistoj. La nederlandaj aŭtoritatoj agnoskis al ĉi tiu fondaĵo "ĝeneralan socian intereson", laŭ la artikolo 24 de la leĝo de impostoj kaj heredaĵoj. Post emeritiĝi, li dediĉis sian tutan tempon al siaj verkoj, al sia fondaĵo kaj al informi la socion pri seksaj temoj.

En la 90aj jaroj la relativa toleremo al pedofilio ekzistanta en Nederlando progresive malaperas. Edward Brongersma, kiu estis estinta objekto de molestado far siaj najbaroj kaj de agresoj en la publika vojo pro sia aktivismo favore al la socia akcepto de pedofilio, afliktita pro profunda depresio decidas finigi siajn tagojn en aprilo 1998, helpe de sia kuracisto.[2] Kvankam li nek estis en fin-stadio de iu ajn malsano nek en speciala sufer-stato, li konsideris, ke li jam estis "vivinta la vivon" kaj ne estis utile plu vivi. Ĉi tiu fakto permesis poste remalfermi la debaton pri eŭtanazio en Nederlando.

Post sia morto, siaj personaj arkivoj kaj biblioteko estis translokitaj al la Internacia Instituto pri Socia Historio de Amsterdamo. Parto de sia bildo-kolekto estis konfiskita de la polico, kiun konsideris ĝin kiel infanpornografion.[3]

Verkaro redakti

Edward Brongersam estas precipe konata pro siaj multenombraj literaturaj kaj sciencaj verkoj kaj pro sia sinteno favore al leĝara liberaligo pri seksaj aferoj, temo pri kiu li ege interesiĝis.

Li verkis ĉirkaŭ 1200 librojn kaj artikolojn, inter 1930 kaj 1998, pri temoj tiel diversaj kiel kriminala juro, konstitucia juro, krimologio, politiko, religio, filozofio, moralo kaj literaturo. Kapabla legi dek eŭropajn lingvojn, li verkis librojn pri la Hispana Milito kaj pri portugala kriminala juro. Sia laboro pri sekseco, fokusigita sur efebofilio, pedofilio, pornografio kaj aĝo de konsento, konsistigas la plej grandan parton de sia verkaro. Siaj libroj pri tiuj temoj estas Pedofilie (1960), Das Verfehmte Geschlecht (1970), Sex en Straf [Sekseco kaj puno] (1972), Over pedofielen en kinderlokkers [Pedofiloj kaj seks-perfortuloj de infanoj] (1975) kaj sia lasta laboro, la majstro-verko en du volumoj Loving Boys (publikigita en Usono, 1986-1990).

La laboro kaj aktivismo de Brongersma rilate al pedofilio ekskluzive fokusiĝis sur samseksema pederastio inter viroj. Kelkokaze li diris, ke li konis malmulte aŭ nenion pri aliseksa aŭ lesba pedofilio.

Referencoj redakti

  1. Sandfort, Theo; Van Naerssen, Alex; Brongersma, Edward. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives. Nov-Ĵorko: Haworth Press, 1991, p. 142. (angle)
  2. Cohen-Almagor, Raphael. Euthanasia in the Netherlands: the policy and practice of mercy killing (angle). Nov-Jorko: Springer-Verlag, 2004, p. 165.
  3. "Child porn charges laid on Toronto nudist" Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Toronto Sun, 3-10-2010.

Eksteraj ligiloj redakti