Pakistana Muzeo pri Natura Historio

muzeo pri natura historio en Islamabado, Pakistano

La Pakistana Muzeo pri Natura Historio (PMNH), (urdue پاکستان میوزیم آف نیچرل ہسٹری) starigita en 1976,[1] estas publika muzeo pri natura historio troviĝanta en Islamabado, la federala ĉefurbo de Pakistano.[2]

Pakistana Muzeo pri Natura Historio
urdue پاکستان میوزیم آف نیچرل ہسٹری
angle Pakistan Museum of Natural History
Muzeo
Skeleto de beba baleno.
Skeleto de beba baleno.
Skeleto de beba baleno.
muzeo de natura historio [+]

Landobordo Pakistano
TeritorioĈefurba Teritorio Islamabado
MunicipoIslamabado
Koordinatoj33° 41′ 11″ N, 73° 4′ 35″ O (mapo)33.68638973.076389Koordinatoj: 33° 41′ 11″ N, 73° 4′ 35″ O (mapo)

Estiĝo1976
Administrado
- situoGarden Avenue, Shakarparian (Islamabad, Ĉefurba Teritorio, Pakistano)
Posedanto de la lokoPakistana Scienca Fondaĵo (PSF)

PublikoAlirebla por la publiko

Tuta stoko1,5 milionoj

Pakistana Muzeo pri Natura Historio (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
Pakistana Muzeo pri Natura Historio (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
DEC
Pakistana Muzeo pri Natura Historio
Pakistana Muzeo pri Natura Historio
Lokigo de Islamabada Ĉefurba Teritorio en Pakistano

Pakistana Muzeo pri Natura Historio (Pakistano)
Pakistana Muzeo pri Natura Historio (Pakistano)
DEC
Pakistana Muzeo pri Natura Historio
Pakistana Muzeo pri Natura Historio
Situo en Pakistano.

Map
Pakistana Muzeo pri Natura Historio

Vikimedia Komunejo:  Pakistan Museum of Natural History Islamabad [+]
Retpaĝaro: www.pmnh.gov.pk
vdr

Ĝi havas ekspoziciojn kaj galeriojn kiu elmontras kaj provizas informon pri la ekologio, geologio kaj paleontologio de la lando. Nuntempe, la muzeo gastigas kolekton de pli ol 600 000 objektoj.[3] La muzeo ankaŭ funkcias kiel esplorada centro kaj laboras kune kun la muzeo Lok Virsa. La muzeo malfermiĝas por la publiko ĉiutage, krom vendrede, ekde 10 atm ĝis 5 ptm.[4] La muzeon administras la Pakistana Scienca Fondaĵo, sub la Ministerio pri Scienco kaj Teĥnologio.[3][5]

Elmontradoj kaj galerioj redakti

  • Biologia galerio — elmontras kaj diskutas pri la sovaĝa vegetaĵaro kaj bestaro, portretita en siaj respektivaj vivejoj.[2]
  • Ekologia galerio - eduka sekcio kie ekologiaj cikloj, vivejoj kaj ekologiaj problemoj estas diskutitaj per viaj enhavoj kaj aŭdioj.[2]
  • Gemŝtona galerio — montras varion de gemoj, kaj krudaj kaj incizitaj kaj poluritaj.
  • Paleontologia galerio - montras fosiliojn kaj siaj studoj. Oni ankaŭ diskutas pri antropologion per pentraĵoj kaj skriboj, inkluzive de kranio de Aŭstralopiteko. Muraj pentraĵoj pentras la antaŭ-historian epokon.[2]
  • Galerio Tethys — provizas informon pri oceanologio, petrologio, pedologio kaj mineralogio de Pakistano. Ĝi montras tri-dimensian dioramon de maraj pejzaĝoj tiel kiel skeleton de baleno. Oni ankaŭ studas detale malsamaj ecojn de la Salt Rage.[2]
  • Galerio pri virtuala orientiĝo — permesas al vizitantoj fari virtualajn travojaĝojn de ĉiuj la supraj galerioj sen efektive piedirante tra la tuta muzeo. Ĉi tiu nova galerio estis starigita en 2016.[2]

Personaro redakti

  • D-ro Saima Huma Tanvir — Direktoro Ĝenerala de la Muzeo en 2021[3]
    • S-ro Gulam Akbar Ĝoja — Privata Sekretario
  • Botanika scienca dividaĝo
    • D-ro Sjed Anil Ahmad Gilani — Kuratoro (Taksonomio de superaj plantoj), direktoro.
    • D-ro Muhamad Ismail Bati — Asociita kuratoro (Fungologio)
    • D-ro Sumaira Sehrin — Kuratoro
    • D-ro Rizvana Ĥanum — Asociita Kuratoro
    • S-ino Sadia Munir — Asociita Kuratorino
    • S-ino Ŝehnaz Zakia — Asociita Kuratorino
  • Dividaĝo pri sciencoj de la tero
    • S-ro Amir Jasin — Asociita kuratoro
    • S-ro Kalid Ahmed Mirani — Asociita kuratoro
    • S-ro Kalil-ur-Rehman — Asociita kuratoro
    • S-ro Muhamad Imran — Esplorada asociito
    • D-ro Hamad ur Rehman — Esplorada asociito
  • Dividaĝo pri zoologio
    • D-ro Kalid Mahmud — Direktoro
    • S-ro Muhamad Asif Ĥan — Asociita kuratoro
    • D-ro Ŝabir Ali Amir — Asociita kuratoro
    • D-ro Muhamad Abas — Asociita kuratoro
    • D-ro Rafakat Masrur — Asociita kuratoro
    • D-ro Miŝkat Ulah — Asociita kuratoro
  • Dividaĝo pri publikaj servoj
    • D-ro Sjed Lal Ŝah — Direktoro
    • Rahat Said — Operacia manaĝero
    • S-ro Ubaidulah Azim — Altranga sistema analizisto
    • S-ro Irfan Ŝakil — Datumbaza manaĝero
    • S-ino Nadia Ĥan — Asociita artisto
  • Administraciaj Servoj
    • S-ro Haider Zaman Katak — Direktoro (administranto)
    • S-ro Makbul Ahmed Kureŝi — Suplementa direktoro (administranto)
    • S-ro Mirza Imtiaz Baig — Kunhelpa direktoro (administranto)
    • S-ro Kamar Zaman — Kunhelpa direktoro (Konto)

Eventoj redakti

PMNH akiris grandan balenŝarkon kiu alteriĝis ĉe la Fiŝa Haveno de Karaĉio en 2012, laŭ la muzeo. Ĉi tiu balenŝarko havis longecon de ĉ. 40 futoj (12 m) kaj pezis 16 tunojn.[6] Ties hepato pezis ĉ. 800 kg. (1 800 lb), la stomako estis ĉ. 600 kg (1 300 lb) kaj la ovario pezis 120 kg (260 lb) kaj havis ĉ. 1500 ovojn. La ŝarko estis vidita la 6-an de februaro 2012, en la areo Gora Bari, en la Pakistana teritorio ĉe la araba Maro, de lokaj fiŝkaptistoj.[mankas fonto] Laŭ ili, ĝi estis viva ĉe tiu tempo sed mortita antaŭ ol ili ektiris ĝin al la mara marbordo. La fiŝo estis alportita al Fiŝa Haveno de Karaĉio la 7-an de februaro 2012 kaj aŭkciita kontraŭ 200 000 rupioj. La Muzeo aĉetis ĉi tiun ŝarkon kaj elmontris ĝin kiel sekigita specimeno. Tamen, pro la manko de profesia taksidermiaj kapabloj kaj malbona prizorgado, la specimeno estas pereanta rapide, malgraŭ repentrita kaj reparita plurajn fojojn.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti