Palaca Kapelo de Palermo

(Alidirektita el Palaca Kapelo)

La Palaca Kapelo (en la itala Cappella Palatina) estas la reĝa kapelo de la normandaj reĝoj de Sicilio situanta en la centro de la teretaĝo de la reĝa palaco de Palermo.

Palaca Kapelo de Palermo
Cappella Palatina
kapelo
Bazaj datoj
Konstrustilo Norman-Arab-Byzantine culture vd
Estiĝo 12-a jarcento
Lando Italio vd
Situo Palermo
Adreso Piazza Indipendenza, - Palermo
Poŝtkodo 90100
Situo
Geografia situo 38° 6′ 39″ N, 13° 21′ 13″ O (mapo)38.11083333333313.353611111111Koordinatoj: 38° 6′ 39″ N, 13° 21′ 13″ O (mapo)
Palaca Kapelo de Palermo (Italio)
Palaca Kapelo de Palermo (Italio)
DEC
Palaca Kapelo de Palermo
Palaca Kapelo de Palermo
Situo de Palaca Kapelo de Palermo
Map
Palaca Kapelo de Palermo
Parto de Royal Palace and Palatine Chapel vd
Retejo http://www.cappellapalatinapalermo.it
vdr

Konstruigita en 1132 fare de Roĝero la 2-a de Sicilio kiel anstataŭaĵo de la antaŭa kapelo (nun la kripto) konstruita ĉirkaŭ 1080. Ĝia konstruado daŭris ok jarojn kaj aliajn pli por la ornamado per mozaikoj kaj artaĵoj. La sanktejo, dediĉita al sankta Petro, havas bazilikan kupolon. Ĝi havas tri absidojn, kutimajn en bizanca arkitekturo, kaj ses pintajn arkojn (tri po ĉiu flanko de la centra navo), kiuj ripozas sur recikligitaj klasikaj kolonoj.

En julio 2015, la ensemblo «Palermaj arab-normandaj konstruaĵoj kaj la katedraloj de Cefalù kaj Monrealo» estis inkluzivita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. La Palaca Kapelo estas unu el la naŭ unuopaj strukturoj konsistantaj el la deklaro (kun ID 1487-001).