La Palaca lernejo (Enderun-i Hümayun Mektebi) estis speciala lernejo ene de la plej interna korto de la Palaco de Topkapi, kiu havigis edukon por la servistoj de la Otomana dinastio, kiu poste estos en la stabanaro de la administracia elito de la Otomana Imperio.

La forta eduksistemo de la Palaca lernejo estis direktita al la eliminado de netaŭgaj eblaj heredantoj establante apogon inter la reg-elito por specifa sukcedanto. La palacaj lernejoj, kiuj edukis ankaŭ la estontajn administraciantojn de la ŝtato, ne estis unusola vojo. Unuarange, la Madrasa (Medrese) estis destinita por la islamanoj. La Palaca lernejo estis senpaga internulejo por kristanoj, nome Enderûn,[1] kiu rekrutigis 3 000 studentojn jare el kristanaj knaboj inter ok kaj du dek jaroj el ĉiu kvardeka familio inter la komunumoj setlitaj en Rumelio aŭ Balkanio, procezo konata kiel Devŝirme (Devşirme).[2]

La studentoj tie studis juron, lingvojn, religion, muzikon, arton, kaj batalartojn, same kiel plenumis funkciojn en la palaca stabanaro. Paralele al la vira segmento de la lernejo, ankaŭ la virinoj de la imperia haremo ricevis edukon, nome pri la principoj de Islamo, same kiel praktikajn kapablojn kiel kudrado, brodado, dancado, kantado, muziko, rakontado, kaj baza klerigo.[3] Post kompletigo de siaj respektivaj edukoj, gegradigitoj estis ofte geedzigitaj unuj al aliaj.[4]

Notoj redakti

  1. (Marto 2010) “The Ottoman Palace School Enderun and the Man with Multiple Talents, Matrakçı Nasuh”, Journal of the Korea Society of Mathematical Education, Series D 14 (1), p. 19–31. 
  2. Karpat, Kemal H.. (1973) Social Change and Politics in Turkey: A Structural-Historical Analysis. Brill, p. 204. ISBN 978-90-04-03817-2.
  3. Necipoğlu, Gülru (1991). [ Necipoğlu, Gülru (1991). Architecture, Ceremonial, and Power: The Topkapı Palace in the Fifteenth and Sixteenth Centuries. Cambridge: MIT Press. pp. 111–2. ISBN 0-262-14050-0. Architecture, Ceremonial, and Power: The Topkapı Palace in the Fifteenth and Sixteenth Centuries.] Cambridge: MIT Press. pp. 111–2. ISBN 0-262-14050-0.
  4. Necipoğlu, Gülru (1991). Architecture, Ceremonial, and Power: The Topkapı Palace in the Fifteenth and Sixteenth Centuries. Cambridge: MIT Press. pp. 90. ISBN 0-262-14050-0.