Palatino (grafo)

(Alidirektita el Palastgrafo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Palatino.

Palatinopalatina grafo estas laŭ PIV grafo, havanta en sia graflando la saman jurisdikcion, kiel aliloke la reĝo.

la sep princelektistoj

Palatina grafo (de la latina palatinus „palaca“ aŭ „ĉe korta““) estis origine anstataŭanto de la reĝo aŭ imperiestro. Palatinaj grafoj estris la reĝan juĝejon kaj havis ĝeneralan gvidan funkcion. Krome ili estis peranto inte petantoj el la popolo kaj la reĝo aŭ imperiestro. En la Sankta Romia Imperio ekzistis komence po unu palatina grafo en ĉiu duklando. Poste la palatinaj landoj estis anstataŭitaj de princlandoj. La sola restanta palatino, reganto de la ŝtato Elekto-Palatinato ĉe Rejno, estis membro de la regna princaro kaj fakte estis samranga al la dukoj.

Vidu ankaŭ redakti