Palliser-insuloj
La Palliser-insuloj (france: Îles Palliser) estas insulgrupo en la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. La grupo situas en la nordokcidenta parto de la arkipelago. La atola grupo estis nomata fare de James Cook, kiu vizitis la insulojn kiel unua eŭropano je la 19-a kaj 20-a de aprilo 1774. Admiralo Siro Hugh Palliser estis lia amiko kaj financa apoginto de la malkovraj vojaĝoj kaj ties publikigoj.
Palliser-insuloj | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 15° 7′ 30″ S, 147° 38′ 46″ U (mapo)-15.125-147.646Koordinatoj: 15° 7′ 30″ S, 147° 38′ 46″ U (mapo) | |
Areo | 233 km² (23 300 ha) [+] | |
Horzono | UTC-10:00 [+] | |
Palliser-insuloj | ||
Geografio kaj demografio redakti
La arkipelago enhavas ok atolojn, kaj la insulon Makatea. La atolo Rangiroa estas la plejmulte loĝata, kun proksimume 3210 loĝantoj.
Atolo/insulo | Loĝantoj | Plej grava loko | Areo |
---|---|---|---|
Apataki | 492 | Niutahi | 20 km² |
Arutua | 725 | Rautini | 15km² |
Fakarava | 855 | Rotoava | 16 km² |
Kaukura | 542 | Raitahiti | 11 km² |
Mataiva | 237 | Pahua | 16 km² |
Rangiroa | 3210 | Tiputa | 79 km² |
Makatea | 24 | Moumu | 61 km² |
Tikehau | 407 | Tuherahera | 20 km² |
Toau | 24 | Maragai | 12 km² |
Sumo | 6516 (en 2007) | 250 km² |