Toau
Toau estas korala atolo en Franca Polinezio, unu el la Palliser-insuloj (Îles Pallisier). Toau havas vastan lagunon; longo 35 km, larĝo 18 km. La plej proksima tero estas la atolo Fakarava kiu situas 14 km sudorienten.
Toau | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 49′ S, 146° 0′ U (mapo)-15.816666666667-146Koordinatoj: 15° 49′ S, 146° 0′ U (mapo) | |
Longo | 35 km | |
Larĝo | 18 km | |
Areo | 12 km² | |
Loĝantaro | 18 (2012) 1,5 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Niutahi | |
Toau havis 18 loĝantojn en 2012. La ĉefvilaĝo nomiĝas Maragai.
Historio redakti
Kapitano James Cook estis la unua registrita eŭropano kiu vidis la atolon en aprilo 1774. En kelkaj mapoj Toau nomiĝas "Elizabeth".
Administracio redakti
Toau atolo apartenas al la komunumo Fakarava, kiu konsistas el Fakarava kaj la atoloj Aratika, Kauehi, Niau, Raraka, Taiaro kaj Toau.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- [1]
- Pictures Arkivigite je 2008-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Island names Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de atoloj (france) Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine