Pampliega [pamPLJEga] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga, sed foje ĝi estas atribuita ankaŭ al la pli suda komarko Arlanza.

Pampliega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 288  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo)42.205833333333-3.9875Koordinatoj: 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 809 m [+]
Areo 24,4 km² (2 440 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pampliega (Provinco Burgoso)
Pampliega (Provinco Burgoso)
DEC
Pampliega
Pampliega
Situo de Pampliega
Pampliega (Hispanio)
Pampliega (Hispanio)
DEC
Pampliega
Pampliega
Situo de Pampliega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pampliega [+]
vdr

Geografio redakti

 
Pordego de Presencio en la restaĵoj de la muregoj de Pampliega.
 
Preĝejo de Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 287 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 34 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur deklivo borde de la rivero Arlanzón.

Historio redakti

La origino de Pampliega datas el la 2-a jarcento a.K., kiam ĝi aperis en verko de Ptolomeo kun la nomo Ambisna, kiel vojkruciĝo. Poste ĝi havis la nomon Pamplica. La visigoto Ĉindasvinto proklamiĝis reĝo en tiu loko, en la jaro 642. Havis rilaton kun tiu loko ankaŭ la visigota reĝo Ervigio. Kaj laste, ĝi estis loko por retiro kaj morto de alia visigota reĝo: nome Vambo, en la monaĥejo de Sankta Vincento (nune malaperinta). Lia korpo tie konserviĝis tombe ĝis Alfonso la 10-a de Kastilio ordonis ties translokigon al Toledo al la preĝejo de Sankta Leokadia. Poste la restaĵoj estis translokigitaj al Katedralo de Toledo kun la restaĵoj de lia patro Recesvinto en 1845 post estis profanataj de francaj trupoj dum la Milito de Hispana Sendependigo, pro ordono de Isabel la 2-a. La figuro de la reĝo Vambo estas grava simbolo en la loko, kie estas monolito, strato kaj placo liahonore, krom aliaj instalaĵoj. En 2014 la urbodomo de Pampliega petis la redonon de la restaĵoj de la reĝo Vambo al la pastraro de la katedralo de Toledo, kie ili restas ankoraŭ. ​ La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro kaj la restaĵoj de la murego, el kiu restas nur unu pordega arko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti