Golfo de Papuo

(Alidirektita el Papua Golfo)

9° 0′ S 145° 0′ O / 9.000 °S, 145.000 °O / -9.000; 145.000 (mapo)

Golfo de Papuo
golfeto [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj8° 1′ 1″ S, 144° 46′ 41″ O (mapo)-8.0169144.77804Koordinatoj: 8° 1′ 1″ S, 144° 46′ 41″ O (mapo)

Golfo de Papuo (Papuo-Nov-Gvineo)
Golfo de Papuo (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Golfo de Papuo
Golfo de Papuo
Map
Golfo de Papuo
vdr
Papuo-Nov-Gvineo, Golfo de Papuo, nordokcidente de Port Moresby.

La Golfo de Papuo (angle Gulf of Papua) estas en la suda marborda regiono de Nov-Gvineo. Ĝi havas totalan surfacan areon de 70 400 km². Ĝi estas golfo en la Korala maro, siavice de Pacifika Oceano.

Kelkaj el plej grandaj riveroj de Nov-Gvineo, kiel Fly River, Turama, Kikori, Purari kaj Wawoi fluas en la golfon, kio faras ĝin granda delto. Dum la okcidenta marbordo estas karakterizita per marĉaj tajdaj akvejoj, la orienta areo kiu finas ĉe Kabo Possession estas ebena kaj sableca.

Komunumoj kiuj loĝas ĉe la Papua Golfo ĉefe vivas kaj en vilaĝoj marbordaj kaj en marbordaj mangrovejoj, same kiel en la kernaj regionaj centroj (Kikori, Baimuru, Ihu, Kerema kaj Malalaua). Tiuj duon-urbaj centroj estas kie sanservoj estas, same kiel la lernejoj kaj grandaj vendejoj. La provinca registaro de la Golfa Provinco, kiu administracias la kernon de la Papua Golfo, estas en Kerema. Kiel rezulto de la servoj disponeblaj en tiuj centroj ili estas komponitaj de mikso de etnaj grupoj de la Papua Golfo.

Bibliografio redakti

  • Haddon, Alfred Cort (1894) The decorative art of British New Guinea. Dublin: Royal Irish Academy, Cunningham memoirs, 10.
  • Haddon, Alfred Cort (1895) Evolution in Art: As Illustrated by the Life-Histories of Designs. London: Walter Scott, LTD.
  • Haddon, Alfred Cort (1920) ‘The migrations of cultures in British New Guinea.' Journal of the Royal Anthropological Institute 50:234-280.
  • Newton, Douglas (1961) Art Styles of the Papua Gulf. New York: The Museum of Primitive Art.