La Paquera de Jerez

(Alidirektita el Paquera de Jerez)

Francisca MÉNDEZ Garrido, konata en la spektakla medio kiel La Paquera de Jerez (Jerez de la Frontera, 20a de majo 1934 – 26a de aprilo 2004) estis hispana cigana kantistino de flamenko.

La Paquera de Jerez
Persona informo
Naskonomo Francisca Méndez Garrido
Aliaj nomoj La Paquera de Jerez
Naskiĝo 20-an de majo 1934 (1934-05-20)
en Jerez de la Frontera
Morto 26-an de aprilo 2004 (2004-04-26) (69-jaraĝa)
en Jerez de la Frontera
Mortokialo trombozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmaktoro • cantaor
vdr
Monumento al La Paquera.

En 1953 ŝi registris sian unuan diskon (sur formato el ardezo) kaj poste la jerez-ana Luis Carvajal intervenis por ke la Paquera [paKEra] subskribu kontrakton kun Philips, per kies firmao ŝi registros kelkajn diskojn, kun Manuel kaj Juan Morao gitare, Antonio Gallardo Molina kiel kantoverkisto kaj Nicolás Sánchez Ortega kiel komponisto.

Ŝi registris sian duan diskon en 1957, enhavanta la tangon Maldigo tus ojos verdes, de la cigana poeto Antonio Gallardo Molina. Tiun jaron Paquera veturis al Madrido kaj eniris en la flamenka dancejo "tablao" El Corral de la Morería. En 1959 ŝi veturis tra Hispanio kun sia unua spektaklo: España por bulerías.[1]

Notoj redakti