Partio de la nacia renaskiĝo

La Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national; PARENA) estas politika partio en Burundo, fondita en majo 1994 kaj gvidata de la eksa prezidanto de la lando Jean-Baptiste Bagaza. Ĝin subtenis precipe la tutsioj.

Partio de la nacia renaskiĝo
partio
Komenco 1994 vd
Lando(j) Burundo vd
Ideologio

naciismo

vdr

PARENA akre kritikis la prezidanton Pierre Buyoya,[1] pacprocezon kaj aparte la Arushan interkonsenton de la 28-a de aŭgusto 2000. En 2001 multaj partianoj estis arestitaj pro suspekto pri organizado de du malsukcesaj ŝtatrenversoj la 11-an de aprilo kaj la 18-an de aprilo.[2]

Post kiam la 4-an de novembro kaj la 6-an de novembro 2002 iuj junuloj, konsideritaj esti anoj de PARENA, eksplodigis en Buĵumburo kelkajn grenadojn kaj provis konstrui barikadojn, la 4-an novembro la prezidanto de la partio Jean-Baptiste Bagaza estis metita sub hejman areston. La 7-an de novembro agado de la partio estis haltigita por ses monatoj.[2] La 4-an de aprilo 2003 Bagaza estis liberigita.[3] La 8-an de majo tiu malpermeso estis aboliciita.[4]

PARENA estis inter partioj, subskribintaj la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.[5]

PARENA partoprenis komunuman balotadon en 2005, dum kiu por ĝi voĉdonis 1,8 % de elektintoj, kio rezultiĝis al 75 postenoj de konsilistoj de komunumoj (la sesa loko inter la partioj). El ili 36 estis ricevitaj en la provinco Bujumbura Mairie, 2 — en la provinco Bujumbura Rural, 20 — en la provinco Bururi, 4 — en la provinco Cankuzo, 1 — en la provinco Gitega, 5 — en la provinco Makamba, 1 — en la provinco Muyinga, 2 — en la provinco Ngozi, 1 — en la provinco Rutana, 3 — en la provinco Ruyigi.[6] Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por PARENA voĉdonis 42,223 elektantoj (1,74 %) kaj ĝi ne akiris eĉ unu lokon en la Nacia asembleo.[7] (laŭ alia informo PARENA ricevis 41,700 voĉdonoj (1,72 %), sed tio ne ŝanĝas la situacion).[8]

La 27-an de decembro 2009 PARENA kandidatigis sian gvidanton Jean-Baptiste Bagaza por prezidanta balotado de 2010.[9]

Referencoj redakti