Pasian di Prato

komunumo de Italio

Pasian di Prato - jen itale, friule Pasian di Prât - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 9 252 loĝantoj. La komunumo oriente limas al Udine kaj formas kun ĝi unu urbecan areon, dividitan nur per rivereto Cormor kaj aŭtovojo A23.

Pasian di Prato
Pasian di Prato
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 3′ N, 13° 12′ O (mapo)46.0513.2Koordinatoj: 46° 3′ N, 13° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 106 m
Areo 15,88 km²
Loĝantaro 9252 (2023)
Loĝdenso 600 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pasian di Prato (Pasian di Prât), Colloredo di Prato (Colorêt), Passons, Santa Caterina (Sante Catarine) kaj Bonavilla (Buinevile)
Najbaraj komunumoj Basiliano, Campoformido, Martignacco, Tavagnacco kaj Udine
Patrono Sankta Jakobo
Festa tago 25-a de julio
Nomo de loĝantoj pasianesi
Poŝtkodo 33037
Imposta kodo G352
Kodo laŭ ISTAT 030072
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sankta apostolo Jakobo la pli aĝa, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Basiliano, Campoformido, Martignacco, Tavagnacco kaj Udine.

Eksteraj ligiloj redakti