La rivero Pastaza (antikva rivero Sumatara) estas longa rivero sudamerika de blankaj akvoj kiu fluas tra Ekvadoro kaj Peruo, nome alfluanto de la rivero Marañón. Ĝi estas 643 km longa,[1][2] el kiuj ĉirkaŭ 370 km[3] fluas tra la teritorio amazonia de la Departemento de Loreto en Peruo.

Pastaza (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 710 km
Fluo
Enfluejo Maranjono
Geografio
Landoj Ekvadoro
Regionoj Provinco Pastazo
Map
vdr
La rivero Pastaza pase tra Manto de la Novia (Baños, Ecuador).

En teritorio ekvadora, ĉe la valo de la rivero Pastaza oni konstruis ŝoseon kiu ligas la urbojn Ambato kaj El Puyo. En teritorio perua, ene de la triangulo formata de la rivero Pastaza kaj la rivero Marañón, oni disvolvigis gravan ekonomian aktivecon danke al la kuŝejoj el nafto kaj el oro kaj al la ekspluatado de ligno.

Referencoj redakti

  1. Las aguas continentales de América Latina, de R. Ziesler kaj G.D. Ardizzone, publikaĵo de la FAO de 1979. Disponebla en: http://www.fao.org/docrep/008/ad770b/AD770B06.htm.
  2. La enciklopedio Encarta montras longon de 643 km. Disponebla en: http://es.encarta.msn.com/encyclopedia_961536143/Pastaza_r%C3%ADo_Sudam%C3%A9rica.html Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Compendio de estadísticas económicas y financieras. Fuente Instituto Geográfico nacional - Dirección de Geografía. Disponebla en: http://www1.inei.gob.pe/biblioineipub/bancopub/Est/Lib0172/cap01/CAP01008.htm.