Paul Abert
Paul ABERT (naskiĝinta la 16-an de marto 1879 en Ilfeld, mortinta la 12-an de januaro 1947 en Bad Harzburg) estis germana evangelia teologo kaj verkisto.
Paul Abert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de marto 1879 en Ilfeld | |
Morto | 12-an de januaro 1947 (67-jaraĝa) | |
Religio | luteranismo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aŭtoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiPost studo de teologio Abert transprenis paroĥestrecon en Elbingerode. En 1928 li iris superintendantece al Lesum. Tie li animzorgantis ĉe Marteno-kirko [1] Post emeritiĝo en la 1.5.1944 li transloĝiĝis al Bad Harzburg.
Abert ankaŭ verkiste aktivis. Li kreis la en 1926 publikigitan rakonton Die Heimat unter dem Brocken el la kronikoj de Elbingerode. Ĝin utiligis Karl Petri por samtitola teatraĵo.[2] Sekvis en 1927 la romano Graf Bernhard und die Heilige kaj en 1929 la rakonto Die letzte Furche. Ĉi-lasta temas pri kamparano kies vivo ŝanceliĝis pro la dureco de la Tridekjara milito.
Verkoj
redakti- Durch den Harz, Storm Reiseführer, Kursbuch- und Verkehrs-Verlagsgesellschaft, Leipzig 1926
- Die Heimat unter dem Brocken, 1926
- Graf Bernhard und die Heilige – Roman aus dem 9. Jahrhundert, Verlag Otto Paulmann, Wernigerode 1927
- Die letzte Furche, Verlag Otto Paulmann, Wernigerode, 1929
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Bergit Korschan-Kuhle: "Abert, Paul". Ĉe: Horst-Rüdiger Jarck, Günter Scheel (eld.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon – 19. und 20. Jahrhundert. Hahnsche Buchhandlung, Hannover 1996, ISBN 3-7752-5838-8, p. 19.