Paul Cornu

Paul CORNU (1881 en Glos-la-Ferrière; 6-an de junio 1944 en Lisieux) estis franca inĝeniero, kiu produktis biciklojn.

Paul Cornu
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1881 (1881-06-15)
en Glos-la-Ferrière, Orne
Morto 6-an de junio 1944 (1944-06-06) (62-jaraĝa)
en Lisieux, Calvados
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
aerokosma inĝeniero
piloto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Paul Cornu

Cornu evoluigis kiel unua la unuan kunhoman helikopteron, nomatan tiam fluganta biciklo. La unua flugo (leviĝo) okazis la 13-an de novembro 1907 en Lisieux, Calvados, Francio kaj atingis alton de 30 cm dum 20-sekunda flugtempo.

La helikoptero pezis 260 kg kaj estis muntita, pelita per 24-ĉevalpova Antoinette-V8-Ottomotoro kaj kiu motoro movis tra centra akso per rubandoj du kontraŭrotaciantajn rotoron. Tiu konstruado - kiam la turnomomanto de du rotoroj egaliĝis - estis jardekojn poste uzita ĉe multaj helikopteroj.

La fluganta biciklo pruviĝis nedirektebla kaj okazis nur kelkaj provoj.

Kvankam alia franco konstruis helikopteron (Bréguet-Richet I), sed tio estis ligita al la tero kaj estis senhoma.

Cornu mortis pro bombardado en Normandio (Operation Overlord).