Paul Crusius
Paul CRUSIUS, ankaŭ: Krauß (* ĉ. 1525 en Coburg; † la 1-an de januaro 1572 en Orlamünde) estis germana teologo, matematikisto kaj historiisto.
Paul Crusius | |
---|---|
"De natura et essentia ratiocinationis", verko eldonita en 1578 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1525 en Coburg |
Morto | 1572 en Orlamünde |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto teologo historiisto astronomo universitata instruisto |
Vivo
redaktiPost unuaj studoj en sia naskiĝurbo li venis al la Universitato de Wittenberg; en 1548 oni sendis lin al Meiningen por lernejestri kaj ĉefdiakoni. Post kiam li iĝis en 1552 paroĥestro en Mellrichstadt-Mühlfeld oni nomumis lin dekano en Suhl kaj en 1567 profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Jena. En 1572 li ekfunkciis kiel superintendanto en Orlamünde kie li agadis ĝismorte.
En Suhl li ankaŭ historiistis skribante la verkon Hennebergische Memorabilien. Krome li verkis ankaŭ matematikaĵojn kaj astronomiaĵojn. Inter 1564 kaj 1571 li surpaperigis la gravan kronologian traktaĵojn De epochis seu aeris temporum et imperiorum, kiu presitis postmorte en la jaro 1578-a.
Verkoj
redakti- De epochis sive aeris temporum
- Hennebergische Memorabilien
- Doctrinam revolutionum solis & varios canones astronomicos, Jena 1567
- De epochis siva aeris temporum, Bazelo 1578
Literaturo
redakti- Georg Brückner: Crusius, Paul. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 4, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 634.
- A. Grafton: From „De Die Natali“ to „De Emendatione Temporum“: The origins and setting of Scaliger’s chronology, S. 123 ff. In: Journal of the Warburg and Courtauld Institutes 48, 1985, p. 100–143.
- A. Grafton: Joseph Scaliger - A study in the history of classical scholarship, Vol. II: Historical chronology, Oxford 1993, p. 110 ss., 133 ss. kaj 270 ss.
- A. Kamp: Vom Paläolithikum zur Postmoderne - Die Genese unseres Epochen-Systems, Bd. I: Von den Anfängen bis zum Ausgang des 17. Jahrhunderts, Amsterdam/Philadelphia 2010, p. 187–214.