Paulino Masip

hispana verkisto, ĵurnalisto kaj kinscenaristo

Paulino MASIP Roca (La Granadella, provinco Ilerdo, 11a de majo 1899 - Ĉolula, Meksiko, 21a de septembro 1963) estis hispana verkisto, ĵurnalisto kaj kinscenaristo de la Generacio de la 27-a, kiu faris grandan parton de sia kariero en ekzilo en Meksiko.

Paulino Masip
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1899 (1899-05-11)
en La Granadella
Morto 21-an de septembro 1963 (1963-09-21) (64-jaraĝa)
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto • ĵurnalistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li edukiĝis en Logroño. Inter 1919 kaj 1921 loĝis en Parizo. Reveninte en Hispanion, li kontaktis kun la grava eldonejo Espasa-Calpe de Madrido, por kiu tradukis kelkajn librojn. En Logroño lie helpis fondi Ateneo Riojano kaj kun patra helpo inter 1924 kaj 1925 direktoris El Heraldo de La Rioja, kaj inter 1926 kaj 1928 El Heraldo Riojano. Sed lia opozicio al la diktaturo de Miguel Primo de Rivera rezultis en monpunojn kiuj finfine ruinigis kaj fermigis lian entreprenon.

Tiam li translokiĝis al Madrido cele al dediĉo al ĵurnalismo. En 1930, li ekkontaktis kun samgeneraciaj verkistoj, kiel Manuel Andújar kaj Alejandro Casona, inter aliaj. Li laboris en la revuo Estampa, ĉefredaktoris la ĵurnalon Ahora kaj en 1933, iĝinte ties teatra kritikisto, li estis nomumita direktoro de La Voz de Madrid. Poste li plenumis saman postenon en El Sol, ĉiuj respublikismaj kaj liberalaj publikaĵoj. Li oftis ĉe la babilrondoj de José Ortega y Gasset en la kafejoj Granja El Henar kaj Regina, prezidita de Manuel Azaña.

Li premierigis Dúo kaj la komediojn La frontera (1934) kaj El báculo y el paraguas (1936) en la teatroj Cervantes kaj Zarzuela. Dum la milito li foriris el Madrido, unue al Valencio kaj finfine al Barcelono, kie li direktoris La Vanguardia inter 1937 kaj 1938. Samjare li estis nomumita gazetataŝeo en Parizo. Finfine li povis ekziliĝi en Meksiko en majo 1939 pagite de la meksika registaro kun aliaj dek unu intelektuloj kiel José Bergamín. Survoje li verkis Cartas de un español emigrado. En Meksiko, en 1939 li dediĉis sin al helpo al la hispanaj politike rifuĝintoj. Li ricevis la meksikan ŝtatanecon en 1941. En Meksiko li dediĉis sin al teatro, romano, novelo kaj ĉefe al verkado de kinscenaroj (pli ol 50), adaptado kaj tradukado de tekstoj. Krome li verkis ankaŭ poeziaĵojn.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • Remansos líricos, 1917.

Teatro redakti

  • Dúo
  • El báculo y el paraguas, 1930, premierita en 1936.
  • La frontera, Madrid: La Farsa, 1933 (komedio)
  • El hombre que hizo un milagro (Farsa en cuatro actos, el segundo dividido en tres cuadros) México: Editorial Atlante, 1944, kinigita kiel El barbero prodigioso.
  • El emplazado, 1949.[1]
  • El escándalo, 1952, adaptaĵo de la novelo de Pedro Antonio de Alarcón.
  • La trampa, adaptaĵo de lia samnoma novelo.

Romanoj redakti

  • El diario de Hamlet García, México: Imp. Manuel León Sánchez, 1944. Represita en Barcelona: Anthropos, 1987.
  • La aventura de Marta Abril México: Stylo, 1953. Eldonita en Hispanio de Zimerman Ediciones, Granada, 2010.
  • Un ladrón México: Ardevol, 1953

Noveloj redakti

  • Historias de amor, México: Empresas Editoriales, 1943, relatos.
  • De quince llevo una, México, 1949. Eldonita en Hispanio de Zimerman Ediciones, Granada, 2009.
  • La trampa, México: Ardevol, 1953.
  • El gafe, o la necesidad de un responsable, y otras historias, Eldono de María Teresa González de Garay. Biblioteca Riojana: Logroño, 1992.
  • La trampa y otros relatos. Eldono de María Teresa González de Garay. Sevilla: Renacimiento, 2002.

Aliaj redakti

  • Cartas a un español emigrado, México: Ediciones del Centro Cultural El Nigromante, 1989.
  • Cartas a un español emigrado, Eldono de María Teresa González de Garay. México: Ediciones del Centro Cultural El Nigromante, 1999.
  • Prudencio sube al cielo, Eldono de María Teresa González de Garay. Logroño: AMG, La ciudad y las sierras, 1994.
  • Seis estampas riojanas, Eldono de María Teresa González de Garay. Logroño: Gobierno de La Rioja, Consejería de Educación, Cultura y Deportes, 1996.

Referencoj redakti

  1. Laŭ Manuel Aznar Soler, en "Paulino Masip, dramaturgo exiliado", p. 276.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paulino Masip en la hispana Vikipedio.