Pec pod Sněžkou

urbo en Ĉeĥio

Pec pod Sněžkou (antaŭe Velká Úpa III, germane Petzer, ĉeĥe antaŭe Pecr) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Hradec Králové en nordoriento de Bohemio. La urbo situas en Gigantmontaro sur rivero Úpa kaj Zeleném potoku. Vivas ĉi tie 711 loĝantoj (2023).

Pec pod Sněžkou
(Velká Úpa III)
germane Petzer
urbo
Domoj en Pec pod Sněžkou, en fono Hotelo Horizont
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pec pod Sněžkou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Svoboda nad Úpou
Historiaj regionoj Bohemio, Silezio, Sudetio
Montaro Gigantmontaro
Rivero Úpa
Situo Pec pod Sněžkou
 - alteco 769 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 37″ N 15° 44′ 00″ O / 50.69361 °N, 15.73333 °O / 50.69361; 15.73333 (mapo)
Areo 52,10 km² (5 210 ha)
Loĝantaro 711 (2023)
Denseco 13,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1790
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 542 21
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 579581
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pec pod Sněžkou
Retpaĝo: www.pecpodsnezkou.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Úpa, Černý Důl, Strážné, Špindlerův Mlýn, Svoboda nad Úpou, Janské Lázně, Horní Maršov kaj Karpacz.

Pec pod Sněžkou estas signifa montara centrejo de vintra kaj somera refreŝigado kaj signifa centrejo de turismo. Rekte en la urbo troviĝas skiareo, kiu estas konsisto de de la plej granda skiresorto en Ĉeĥio - Skiresorto Černá hora – Pec. Sur la teritorio de la municipo troviĝas la plej granda monto de Ĉeĥio Sněžka kaj Studniční hora.

En la urbo estas ankaŭ sidejo de Administracio de Nacia parko Gigantmontaro kaj montara savoservo. En Pec pod Sněžkou finas ŝoseo II/296 el Mladé Buky kaj kelke da aŭtobusaj linioj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 621
18802 648
18902 508
19002 314
19102 171
19211 980
JaroLoĝantoj
19302 198
19503 876
1961793
1970616
1980617
1991529
JaroLoĝantoj
2001595
2014630
2016618
2017635
2018643
2019657
JaroLoĝantoj
2020648
2021660
2022599
2023711

Memorindaĵoj redakti

  • Gastejo Hospoda na Peci el la jaro 1793
  • kapelo de Virgulino Maria el komenco de la 20-a jarcento

Partoj de urbo redakti

Historio redakti

 
Pec pod Sněžkou sur historia fotografio ĉirkaŭ la jaro 1900
 
Skicentrejo ĉe Husova bouda

La plej malnovan loĝigon de la regiono estas dokumentita el minista domaro Obří důl, de kie devenas ankaŭ la unua preciza registro pri minado el la jaro 1511. En la minejoj estis minita ĉefe kupraj ercoj kaj arsenopirito. La lasta minado en Pec okazis en la jaro 1959, kiam ĝi estis definitive finita post preskaŭ 450 jaroj.

Sed la municipo Pec pod Sněžkou estiĝis nur en la dua duono de la 16-a jarcento, kiam ĝi estis unu el tri partoj de Velká Úpa. Temis pri sekvo de minado de ligno kaj ampleksa hakado de arbara kreskaĵo en la regiono. La unua skribmencio pri Pec pod Sněžkou estas el la jaro 1790.

Konsisto de la katastro de urbo estas ankaŭ negranda parto de la historia Silezio, situanta nordoriente de la montara hotelo Luční bouda. La tuŝita teritorio apartenis ĝis la jaro 1959 al Pollando (resp. al Germanio ĝis la jaro 1945).

La novepoka allogaĵo de la urbo estas la deknaŭetaĝa kaj kvindekmetra hotelo Horizont, la projekto estiĝis en la jaro 1964 kaj ĝia konstruado komencis en la jaro 1971.

Vintra turismo redakti

Skkicentrejo Pec pod Sněžkou proponas ekde vintro 2015/16 forkonekteblan kvarsidlokan telferon Zahrádky Express, ankaŭ kvarsidlokan telferon al Hnědý vrch, dek skiistaj treniloj kun transporta kapacito 11 680 personoj dum horo, 12,5 km deglitejoj, liberstilan parkon, la plej longa kaj plej bone lumigita deklivo por vespera skiado, 900 m longan bobvojon, glacian kanalon por snowtubing kaj kvanton de skikuristaj vojoj. SkiResort Černá hora – Pec kreas la plej grandan ĉeĥan skicentrejon kkun propono 41 km deglitejoj por 1 skibileto.

Tra la proksima domaro Růžový Důl kondukas moderna kvarsidloka kabina dusektora telfero al Sněžka.