Ŝtuparo de Penrose

(Alidirektita el Penrose-ŝtuparo)

La Ŝtuparo de Penrose estas optika iluzio kaj neebla objekto elpensinta de la brita matematikisto kaj fizikisto Roger Penrose en 1958. La sama ŝtuparo jam antaŭe estis elpensinta de la sveda artisto Oscar Reutersvärd, sed estis nekonata ekster Svedio.

Neebla ŝtuparo de Penrose

Sur la ŝtuparo ŝajnas ke oni povas rondiri supren aŭ malsupren kaj veni sur la sama ŝtupo. En tri dimensioj ĝi do estas neebla figuro, kiu ekestis pro en la (du-dimensia) desegnaĵo ludi kun la perspektivo.

La ŝtuparo de Penrose plej konatiĝis pro la litografio Klimmen en dalen (ascendi kaj descendi) (1960) de la nederlanda grafikisto M. C. Escher. La ŝtuparo estas parto de monaĥejo kie la monaĥoj iras en du direktoj sur la ŝtuparo. Ankaŭ en Waterval (akvofalo) (1961) Escher uzis la saman ideon.

Vidu ankaŭ redakti