Pergameno de Chinon

La pergameno de Chinon estas historia dokumento, kiu provintus, ke en la jaro 1308 la papo Klemento la 5-a sekrete absolvis la lastan grandmajstron de la templanoj, Jacques de Molay, kaj la aliajn respondeculojn de la ordeno de la Templo rilate al la pekoj, kiujn reproĉis al ili la inkvizicio.

Tiu dokumento, aŭ pli ĝuste ĝiaj kopioj aŭ partoj, estis konataj jam delonge de fakuloj. La malkovro en 2002 kaj la esploro de la originalo, konservita en la sekreta arkivo de la Vatikano, fare de la itala historiistino Barbara Frale, kaj ĝia publikigo fare de la Vatikano en 2007 rivelis ĝian ekziston al la publiko.

Enhavo de la dokumento redakti

Agentoj de la papo ja enketis en la kastelo de Chinon (diocezo de Tours) por kontroli la plendojn kontraŭ la akuzitoj. Laŭ la dokumento, la papo Klemento la 5-a ordonas al Berengar, kardinalo-pastro de Saints-Nérée-et-Achilée, al Stefano, kardinalopastro de Saint-Ciriaque-des-Thermes kaj Landolf, kardinalovikaro de Saint-Ange enketi pri la akuzitaj templanoj. La kardinaloj deklaras, ke

 
 per tiu oficiala deklaro destinita al ĉiu persono, kiu ĝin legos... (ke) lia sankta moŝto la papo deziranta kaj serĉanta la puran veron, kompletan kaj senkompromisan de la respondeculoj de la nomita ordeno, nome frato Jacques de Molay, majstro de la ordeno de la templanoj, frato Raimbaud de Caromb, preceptoro de la komandejoj de la templanoj en la transmarejo, frato Hugo de Pairaud, preceptoro de Francujo, frato Geoffroy de Gonneville, preceptoro de Aquitaine kaj de Poitou, kaj Geoffroy de Charnay, preceptoro de Normandujo, ordonis al ni kaj mendis, aparte kaj per sia volo esprimita de la parolo, por ke ni povu ekzameni tute diligente la veron pridemandante la majstron kaj la preceptorojn supre nomitajn - unu post la alia kaj individue, post nomado de notarioj publikaj kaj atestantoj fidindaj. 

La unua pridemandita, la 17-an de aŭgusto 1308 estis Raimbaud de Caromb. Fine de la pridemandado, la kardinaloj absolvis lin (t.e. pardonis la erarojn faritajn kaj konfesitajn):

 
 ... Post tiu ĵuro, pro la aŭtoritato de lia sankta moŝto la papo, kiun ni ricevis ĝuste tiucele, nia aŭskultis la fraton Raimbaud, kiu petis humile kaj laŭ la kutimo de la eklezio, kompatemon de la absolvo de la kondamno pri ekskomunikado, kiun kaŭzis la supre nomitajn agojn, tiel ke li uniĝu al la eklezio kaj revenu al la komunio de la fideluloj kaj de la sakramentoj de la eklezio. 

La 17-an de aŭgusto la enketistoj de la papo pridemandis sekve Geoffroy de Charnay; ankaŭ tiu estis absolvita.

Sekve, daŭre la 17-an de aŭgusto, venis la vico de Geoffroy de Gonneville, kiu same ricevis la absolvon.

La 19-an de aŭgusto 1308, Hugo de Pairaud estis la kvara pridemandita kaj same absolvita.

Fine kaj laste estis pridemandita la grandmajstro la 20-an de aŭgusto 1308. Ankaŭ lin la kardinaloj absolvis.

Laŭ la dokumento, ĉiuj pridemandadoj de la akuzitoj okazis de la 17-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1308, kaj estis ĉiuj faritaj en la ĉeesto de notarioj publikaj kaj atestantoj kunvokitaj tiuokaze. Inter la akuzoj troviĝis sodomio, denunco de Dio, malĉastaj kisoj, kraĉoj sur la krucon kaj adorado de idolo.

La dokumento priskribas la aspekton de la akuzitoj, la ĵurojn, kiujn ili faris, la akuzojn starigitajn kontraŭ ili, iliajn pridemandadojn, la denuncojn, la absolvpetojn, kiujn ili faris kaj la efektivigo de tiuj absolvoj fare de la agentoj de la papo.

Parto de la pridemandado de Jacques de Molay diras tiel:

 
 Pridemandita por scii ĉu li konfesis tiujn aferojn pro demando, pro rekompenco, pro danko, pro favoro, pro timo, pro malamo aŭ pro konvinko de tria persono - aŭ pro timo esti torturota, li respondis nee. Kiam oni lin demandis, ĉu post sia aresto, oni pridemandis aŭ torturis lin, li respondis nee. 

Fragmento de la absolvo donita al Jacques de Molay estas tiel verkita:

 
 Post tio, ni decidis koncedi la kompatemon de la absolvo por liaj agoj al frato Jacques de Molay, grandmajstro de la nomita ordeno; en la formo kaj maniero priskribita supre, li denuncis en nia ĉeesto la herezon supre menciitan kaj ĉian alian herezon, kaj ĵuris persono je la sanktaj evangelioj de la Sinjoro, kaj humile petis la kompatemon de la absolvo. Li do unuiĝis denove al la eklezio kaj denove estas akceptita ĉe la komunio de la fideluloj kaj la sakramentoj de la eklezio.