Barbara Frale

Frale Barbara estas historiistino, kies aktiveco de esploro atingis rezultojn interesantajn vastegan publikon scienculan kaj popolan. Si naskiĝis en Viterbo en 1970 kaj akiris doktorecon pri Historio ĉe la universitato de "Ca' Foscari" de Venecio, per pritraktada esploro pri la Kavaliroj de la Templo.

Notoj biografiaj kaj verkojRedakti

Ŝi tre frue ekplenumis la oficialan taskon de ordiganto kaj esploranto ĉe Sekreta vatikana arĥivo, per kio ŝi kreskigis sian eblon organizi seminariojn kun la temoj kiel "la historio pri la Papoj kaj la Kurio" ĉe la Vatikana Skolo de paleontologio, diplomatiko kaj arĥivistiko.

Ŝi publikigis sur L'Osservatore Romano artikolon en kiu estas subtenate, ke «la originalaj paperoj de la proceso kontraŭ la Templanoj, malkovritaj en la Vatikana Sekreta Arĥivo demonstras la senbazecon de la akuzoj pri herezo pri kiuj ili estis kondamnitaj kaj, foje, ekzekutitaj [1] [1].

Ŝia pensado enlibriĝis (vidu Bibliografion) en «I templari e la Sindone di Cristo» (La Templanoj kaj la Mortotuko de Kristo). En ĝi la esploristino proponis, ke la «idolo» kiun la Templanoj estus adorinta - laŭ la akuzoj prezentitaj ĉe la eklezia tribunalo de Parizo, urĝita de la reĝo Filipo la 4-a – rilatas al la Mortotuko de Torino, kies vizaĝan figuron ili aparte kultis. Tiu tezo estis objekto de kritikoj flanke de diversaj studuloj (Andrea Nicolotti, Massimo Vallerani, Gaetano Ciccone, Gian Marco Rinaldi) pro neĝusta, laŭ ili, traduko kaj manko de konfirmaj pruvoj. Sed samtempe ŝi trovis emitentuloj, pri tiuj kaj kunrilataj sciencoj, aprobon. Eble ne malplaĉus jena citaĵo: simila tezo estas hipoteza ankaŭ en la esperanta eseo de André Cherpillod «La Mortotuko de Torino. La Neebla Objekto».

En 2009, Barbara Frale publikigis per la eldonejo Il Mulino kun la titolo «La Sindone di Gesù Nazareno» (La Mortotuko de Jesuo la Nazareta) en kiu ŝi konfirmas, per plurdisciplina analizo, la samajn tezojn. Specife: la torina mortotuka lino estas la tuko kiu envolvis la korpon de Jesuo post la depono el la kruco. Pruvo? Pro tio ke en ĝi la unuaj gardantoj kaj konservantoj allasis subskribojn, videblajn nur per la modernaj teknikaĵoj. Laŭ ŝi, tiuj subskriboj reirigas la epokon de la mortotuko ĝuste al la epoko de la morto de Jesuo kaj pro tio almenaŭ tio pruvas la antikvecon de la restaĵo. Vere, aldonas ŝi, tiuj subskriboj estis jam notitaj, sed nun ŝi ilin povas analizi kaj enfokusigi kaj evidentigi transĉiudube.

Temus pri subskriboj je burokratia naturo ligitaj al la kondamno kaj ekzekuto de Jesuo kaj laŭleĝaj praktikoj strikte kunligitaj al la evento. Do, nova pruvo pri aŭtento de la mortotuko [2].

Duboj pri la scienceco de la tezo de la historiistino esprimis ankaŭ eminentuloj de la katolika flanko kvankam foje konvinkaj pri la aŭtenteco de la mortotuko (Andrea Nicolotti, Luciano Canfora, Bruno Barberis, Monsinjoro Giuseppe Ghiberti), kiuj substrekas ke la subskriboj mem estas dubaj, aperantaj nek je la vido nek en la fotoj skrupule praktikitaj: oni vidis, ĉe la unuaj fotoj de 1931, nur signojn kiuj tamen ne plu aperas en la nunaj pliperfektigitaj fotoj. Ankaŭ rilate la lingvan interpreton pri la signoj fontis severaj kritikoj pro evidentaj gramatikaj eraroj kaj tradukaj ĉeestaj en la analizo de la studulino. La prefekto mem de la vatikana Arĥivo, monsinjoro Sergio Pagano, parolante pri la konkludoj de la esploro de sia dependantino, kritikis asertante ke «la metodo de legado pri la historio de doktorino Frale ne estas tiu de la tradicio de la Vatikana Arĥivo» ĉar «ĝenerale niaj arĥivistoj publikigas eseojn trebone ricevitajn ĉe la publiko ĉar frukto de solida pozitivisma metodo, de pena kaj longa laboro esplora kaj fajlila... do milmejle foraj el la tento de supozitaj esceptaj novaĵoj pri kiuj la publiko estas frandema».

BibliografioRedakti

  • Le pergamene dell'Archivio comunale di Bolsena. Mostra documentaria, Bolsena: Dromos, 1994
  • Orte 1303-1367. La città sul fiume, Manziana: Vecchiarelli, 1995 - ISBN 88-85316-57-3
  • L'ultima battaglia dei Templari. Dal codice ombra d'obbedienza militare alla costruzione del processo per eresia, Roma: Viella, 2001 - ISBN 88-8334-037-X
  • Strategia di un delitto. Filippo il Bello e il cerimoniale segreto dei Templari, Firenze: Giunti, 2001 - ISBN 88-09-02052-9
  • Il papato e il processo ai Templari. L'inedita assoluzione di Chinon alla luce della Diplomatica pontificia, Roma: Viella, 2003 - ISBN 88-8334-098-1
  • I Templari, Bologna: Il Mulino, 2004 - ISBN 88-15-09798-8
  • I Templari e la sindone di Cristo, Bologna: Il Mulino, 2009 - ISBN 978-88-15-13157-7
  • La sindone di Gesù Nazareno, Bologna: Il Mulino, 2009
  • [3]

NotojRedakti

  1. L'OSSERVATORE ROMANO Edizione quotidiana 6a februaro 2010

Eksteraj ligilojRedakti

  • [4] Slipo de la magistriĝa tezo.
  • [5] Articolo de Umberto Eco
  • [6]. Refuto de la tezo de Barbara Frale pri la Torina Mortotuko. Sekcio "Incredibile... ma falso!" de Christianismus.it