Akvitanio

regiono de Francio
(Alidirektita el Aquitaine)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nova Akvitanio.

Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone gs) estas historia regiono de sudokcidenta Francio, kaj antaŭa administra regiono de la lando. Akvitano estis en la antikva epoko regiono de Gaŭlio, post tio provinco Aquitania en la Romia Imperio, kaj poste parto de la Franka Imperio.

Akvitanio

Detaloj

Detaloj
Administrado
Lando  Francio
Franca nomo Aquitaine
Prefektejo Bordeaux
Departementoj Dordogne (24)
Gironde (33)
Landes (40)
Lot-et-Garonne (47)
Pyrénées-Atlantiques (64)
Departementaj
prefektejoj
Périgueux
Bordeaux
Mont-de-Marsan
Agen
Pau
Arondismentoj 18
Kantonoj 235
Komunumoj 2 296
Prezidanto Alain Rousset
Prefekto Michel Delpuech
Geografio
Areo 41 283,9 km2
Loĝantaro
Loĝantaro 3 254 234 (2011)
Loĝdenso 78,8 loĝ./km2
Regionaj lingvoj Okcitana (gaskona)
Eŭska
Santonĝa
Situo
Situo de Akvitanio
vdr

Akvitanio situas en sudokcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia areo estas 41 283,9 km2 kaj ĝi havis 3 254 234 loĝantojn en 2011.[1] Ĝis teritoria reformo de la francaj regionoj en 2016 ĝi estis unu el la 22 regionoj de Francio.

Julio Cezaro en sia libro pri la gaŭlia milito, De Bello Gallico, donas priskribon de Gaŭlio kaj komencas la libron per la priskribo (jen tradukita)[2] de la loĝantaro:

Citaĵo
 Gaŭlio estas entute dividita en tri partoj, de kiuj en unu loĝas belgoj, en alia akvitanoj, kaj en tria [tiuj], kiuj sialingve nomiĝas “keltoj” kaj en la nia “gaŭloj”. 

Dum la Romia Imperio, ĝi estis la provinco Aquitania. Ĝi estis ankaŭ nomita Guyenne, Guienne, esperantigite Gujeno, en la okcitana Guiana (alia radiko ol Gujano aŭ Gvajano en landonomoj, kiu venas de indiĝena sudamerika lingvo).[3][4][5]

La regiono konsistas el kvin departementoj:, Pyrénées-Atlantiques, Dordogne, Gironde, Lot-et-Garonne kaj Landes. Ĝia ĉefurbo estas Bordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estas Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Périgueux, kaj Lourdes. La ISO-kodo de la regiono estas FR-B. Grava geografia elemento estas la Golfo de Arcachon okcidente kaj la elfluejo de la riverego Garono nordokcidente ĉe Bordozo.


Referencoj redakti

  1. INSEE. Chiffres clés : Région d’Aquitaine (72) (france). Alirita 27-an de oktobro 2014.
  2. En la latina en De Bello Gallico:
     
     Gallia est omnis divisa in partes tres, quarum unam incolunt Belgae, aliam Aquitani, tertiam qui ipsorum lingua Celtae, nostra Galli appellantur. 
    — De Bello Gallico, Ĉapitro 1.1
  3. Guyana en Encyclopædia Britannica (angla)
  4. Guyana en CIA World Factbook (angla)
  5. Guyana en etymonline.com (angla)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti