Blaye
Blaye [blaj] estas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Gironde, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 4 802 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Blaye | ||
---|---|---|
![]() La citadelo de Blaye | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Nova Akvitanio | |
Departemento | Gironde | |
Arondismento | Blaye | |
Kantono | Blaye | |
Komunumaro | Communauté de communes du canton de Blaye | |
Urbestro | Denis Baldès (2008–2014) | |
Insee-kodo | 33058 | |
Poŝtkodo | 33390 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 4 802 (2010) | |
Loĝdenso | 748 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo)45.12778-0.66221999999999Koordinatoj: 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo) | |
Alteco | 0 ĝis 41 m | |
Areo | 6,42 km2 | |
Situo | ||
| ||
Blaye havas citadelon de la 17-a jarcento verkitan de Vauban. Ekde 2008 ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko kune kun 11 aliaj fortikaĵoj, kadre de la fortikaĵoj de Vauban[2].
Blaye estas ankaŭ la ĉefurbo de la tradicia regiono Blayais kaj estas fama pro sia vinberejo.
GeografioRedakti
Blaye vidata de la citadelo
Blaye situas ĉe la dekstra bordo de Ĝirondo, 30 km norde de Bordeaux.
TransportoRedakti
Tra Blaye pasas la departementa ŝoseo D137, kiu ligas ĝin al Saintes kaj Bordeaux.
Pramo ebligas iri al Lamarque trans Ĝirondo.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 33058-Blaye (france). Alirita 17-an de aŭgusto 2013.
- ↑ Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 17-an de aŭgusto 2013.