En la antikveco, peribolo estis ia ĉirkaùbarita korto kun arboj kaj vitoj kiu estis ĉirkaŭ la temploj kaj estis en la antaŭkristana epoko konsekrita al la Dioj de la loko. La fruktoj apartenis al la pastroj. Inter kristanoj, komponiĝis la peribolo el portikoj kaj ĉeloj, malgrandaj ĝardenetoj aŭ hortoj kaj banlokoj kaj la tuta peribolo estis konsiderita en tempo de Teodozo kaj Valentiniano, sekura azilejo de krimuloj rifuĝintaj en ĝi.

Plano de la templo de Afaia en Egino kun la muro ĉirkaŭanta la peribolon.

Laŭ Francisko Azorín peribolo estis Sanktigita tereno ĉirkaŭ templo. Unue templo estis nur arao k. ĉirkaŭ ĝi iu spaco estis rezervita, limigita, per kromleho, palisaro aŭ muro; poste la altaro stariĝis en templo ĉirkaŭita ankaŭ de tereno, kun boskoj, fontanoj, statuoj, k. a.[1] Li indikas etimologion el la greka peribolo, el peri + ballein (ĉirkaŭo ĵeti), kaj de tie la latina peribolus.[2]

Referencoj

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 162.
  2. Azorín, samloke.