Perly-Certoux

komunumo de Svislando

Perly-Certoux (prononcu perli-sertu) estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Perly-Certoux
Blazono de Perly-Certoux
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 6° 5′ 0″ O / 46.15000 °N, 6.08333 °O / 46.15000; 6.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2879
Areo 2,58 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 1258
Komunumkodo 6632
Mapo de Perly-Certoux
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 3 050 loĝantoj sur areo de 2,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 206 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Perly-Certoux situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aire, kiu alfluas al Arve, kaj proksimume 5 kilometroj sudokicdente de la kantonĉefurbo Ĝenevo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En sudo la komunumo limas al Francio kaj sur ĝia teritorio troviĝas unu el la plej gravaj aŭtovojdoganejoj de Svislando ĉe la transiro de la svisa aŭtovojo A1 al la franca aŭtovojo A41. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Perly kaj Certoux.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Perly-Certoux limas en nordo al Confignon, en nordoriento al Plan-les-Ouates, en sudoriento al Bardonnex, en sudo al Saint-Julien-en-Genevois (Francio), en sudokcidento al Soral, kaj en okcidneto al Bernex.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la buslinio n-ro D al la loka publika transportreto de Ĝenevo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Saint-Julien-en-Genevois en Francio. Sur la komunuma teritorio siutas la triangulo Perly de la svisa aŭtovojo A1, kie la komunumo disponas pri alveturejo al tiu grava trafikvojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Perly datiĝas el la jaro 1124 kiel Perliacum, dum Certoux estis menciita en la jaro 1537 kiel Sartoux.[1]

Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj vilao kaj akvedukto el la romia epoko kaj pladotombejoj el la frua mezepoko.

Dum malfrua mezepoko la Senjoroj Lully, Du Bois kaj de Ternier dividis inter si la regadon pri la regiono, kiu formis kun Perly, Certoux kaj Saint-Julien-en-Genevois la voktejon Ternier. En la jaro 1536 la voktejo Ternier estis konkerita de la bernanoj, kiuj ĝin en la jaro 1567 devis redoni al Savojo. La voktejo nun formis la komunumon Perly-Certoux-Saint-Julien. Per interkonsento de Parizo de la jaro 1815 Saint-Julien kun Perly kaj Certoux estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo, kiu tuj per siaj trupoj ĝin aneksis. Sed per la kontrakto de Torino de 1816 Ĝenevo devis cedi Saint-Julien al la Regno de Sardio, dum Perly kaj Certoŭ restis ĝenevaj kaj tiel fariĝis kun Kantono Ĝenevo parto de Svislando. Ĝenevo unue planis atribui la du vilaĝojn al la grandkomunumo Compesières al kiu apartenintus ankaŭ Bardonnex kaj Plan-les-Ouates. Fine en la jaro 1821 estis formale decidita krei la memstaran komunumon Perly-Certoux.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti