Magneta konstanto

fizika konstanto; rilatumo inter la H-kampo kaj la B-kampo en vakuo
(Alidirektita el Permeableco de vakuo)

Magneta konstanto (aŭ magneta permeablo, aŭ ankoraŭ permeableco de vakuo) estas koeficiento μ0 en leĝo de magneta interago (forta leĝo de Ampère) kaj ekvacioj de Maxwell, ĝi valoras:

μ0 = 4π 10−7 H/m = 4π 10−7 N/A2 = 4π 10−7 V·s/(A·m) ≈ 1,2566×10−6 H/m = 1,2566×10−6 N/A2 .

La magneta forto Fm de unu drato sur la alia drato de longo L en la vakuo de libera spaco estas (se la longo estas sufiĉe granda por malatenti efikojn je finoj de la dratoj):

kie I estas la elektra kurento kun sama direkto en ĉiu drato,

r estas distanco inter la dratoj.

Tiel la forto estas altira forto de la dratoj inter ili; ĉi tiu formulo estas speciala okazo de la leĝo de magneta interago.

Konsiderante maldikajn dratojn kies distanco inter ili estas 1 metro, la ampero, mezurunuo de elektra kurento, estas difinita kiel la kurento, kiu kreas forton de 2x10−7 neŭtono je metro. De tio, la valoro de la magneta konstanto estas precize "difinita":

[1][2].

ReferencojRedakti

  1. Magnetic constant (Magneta konstanto). 2006 CODATA recommended values. NIST. Alirita 2007-08-08.
  2. CODATA Recommended Values of the Fundamental Physical Constants: 2006 (Rekomendataj valoroj pri fizikaj konstantoj). Committee on Data for Science and Technology (CODATA): vidu tabelon 1. NIST.

Vidu ankaŭRedakti