Perry Rhodan, la heredanto de la Universo estas la titolheroo de la samnoma germana sciencfikcia romanserio. Ĝi aperas ek de la jaro 1961 seninterrompe ĉiu-semajne en la germana eldonejo Verlagsunion Pabel-Moewig. Verkas por la serio i.a. la kabaredisto Leo Lukas.

Perry Rhodan
romanserio • grupo de verkoj
Kreita de K. H. Scheer
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr
Kolekto de Perry-Rhodan-kajeroj

Origine oni planis nur ciklon de inter 30 kaj 50 kajeroj. Sed Perry Rhodan fariĝis en la sekvantaj jardekoj la plej sukcesa sciencfikcia kaj romankajerserio de la tuta mondo. La serio estis reeldonita en 5 eldonoj, kaj aperas intertempe krom en la tradicia romankajera formo ankaŭ en formo de poŝlibroj, binditaj libroj kaj sonlibroj. Nuntempe ĉiuj romanoj de la serio estas ankaŭ aĉeteblaj en la formo de e-libro.

La rakonto redakti

Perry Rhodan entenas fikcian historion de la homaro, kiu komenciĝas per la unua flugo al la luno de la usona astronaŭto Perry Rhodan, kiu tie trovas averiitan arkonidan kosmoŝipon. Li per la helpo de la ekstertera tekniko de la arkonidoj sukcesas malhelpi la atommiliton inter Soveta Unio kaj Usono kaj instalas la tiel nomitan 3-an potencon. De kosma estaĵo "ĜI", kiu influis la sorton de la homaro, Perry Rhodan ricevas ĉelaktivigilon, tio estas instrumento, kiu haltigas la biologian maljuniĝon kaj ebligas al sia portanto eternan vivon, se li aŭ ŝi ne mortas per akcidento. Perry Rhodan kondukas la teran homaron paŝo post paŝo al la gvida potenco en la galaksio Lakta Vojo kaj en la intertempe plurmiljara historio de la homaro, kaj devas alfronti ĉiam novajn malamikojn el la profundeco de la kosmo.

La cikloj redakti

La unua eldono atingis la 17-an aŭguston 2007 la kajernumeron 2400, kiu enkondukis la komencon de la 35-a ciklo kun la cikla titolo negasfero. La cikloj de la Perry-Rhodan serio estas kutime 50 aŭ 100 sinsekvaj kajeroj, kiuj entenas unu kadran epokon aŭ temon.

Tradukoj redakti

La Perry-Rhodan-serio estis tradukita en plurajn lingvojn, ekzemple al la angla, portugala kaj japana.

La anaro redakti

La Perry-Rhodan-serio vivas pro sia anaro. Ekzistas ĉie en la germanlingva mondo Perry-Rhodan-kluboj kaj Asocioj de Perry-Rhodan-anoj, kaj ankaŭ regule okazas anarkonferencoj (en la germana lingvo nomataj "Perry-Rhodan-Con"). La legantar-kontaktpaĝoj je la fino de ĉiu kajero interligas la legantaron tra la tuta mondo kaj eĉ en la epoko de la interreto restis grava forumo, de opiniinterŝanĝo kaj kontakto.

Perry Rhodan kaj Esperanto redakti

En la galaksio de la Perry-Rhodan-Universo oni parolas la interkosman lingvon, artefarita lingvo, kiu estis kreita surbaze de la malnova lemura kaj arkonida lingvo, kvazaŭ la Esperanto de la Perry-Rhodan-Universo. Tial ne estas mirige, ke regule aperis sur la legantkontaktpaĝoj kontribuoj pri Esperanto, kaj tra tia kontribuo ekzemple Dietrich Michael Weidmann unuan fojon informiĝis pri Esperanto. En aŭtuno 1977 li organizis kune kun Theo Ochsenbein kaj aliaj junaj esperantistoj en Zuriko la unuan Svisan Perry-Rhodan-Anarkonferencon, kiu havis kiel laborlingvojn la germanan kaj Esperanton. Inter la honoraj gastoj estis la unua aŭtoro de Perry Rhodan, Clark Darlton, la konata verkisto Erich von Däniken kaj la nifo-esploristino Lou Zinstag. En la 80-aj jaroj aperis rete kaj surpapere en Zuriko ankaŭ la Esperanta Perry-Anarrevuo.

Eksteraj ligiloj redakti