Petříkov (Ostružná)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petříkov

Petříkov (germane Peterswald) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Ostružná. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro. Petříkov situas en valo de rivereto Branná, en supermara alteco 740–950 metroj. Tio estadis signifa vintra centro. Vivas ĉi tie 28 loĝantoj (2021).

Petříkov
germane Peterswald
vilaĝo
Vido al ĉefa strato en la vilaĝo
Oficiala nomo: Petříkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Ostružná
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 71 2010
Rivero Branná
Situo Petříkov
 - alteco 740 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 14″ N 17° 02′ 31″ O / 50.20389 °N, 17.04194 °O / 50.20389; 17.04194 (mapo)
Plej alta punkto 952
Areo 6,24 km² (624 ha)
Loĝantaro 28 (2021)
Denseco 4,49 loĝ./km²
Fondo 1617
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petříkov (Ostružná)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Domaron Petříkov fondis en sia senjorujo de Kolštejn en la jaro 1617 Hanuš Petřvaldský z Petřvaldu. Konsisto de tiu ĉi senjorujo Petříkov restis eĉ post tio, kiam estis al Hanuš Petřvaldský pro sekvoj de lia partopreno en ĉeĥa nobelara ribelo konfiskita kaj donita al ĉeĥa victenanto Karolo el Liĥtenŝtejno, en kies dinastio ĝi poste restis ĝis fino de superulara administrado en la jaro 1850. Ekde komenco de la municipa establo (1850) Petříkov estas domaro de Ostružná, nur en la jaroj 1975-1990 ĝi estis, same kiel Ostružná mem, parto de municipo Branná. Lernejo ĉi tie estis fondita en la jaro 1854 (la konstruaĵo mem estis konstruita en la jaro 1911, ĝi pereis en la jaro 1945). Dum unua respubliko ĉi tie funkciis eĉ ĉeĥa minoritata lernejo. Antaŭ la unua mondmilito oni ĉi tie minis piriton kaj grafiton. Minado de la pirito post la unua mondmilito pereis, grafito estis minata plu eĉ dum intermilita periodo.

Post la dua mondmilito kaj ellandigo de la devenaj loĝantoj la domaro estis alloĝigita nur el unu triono kaj nombro de loĝantoj poste plu sinkis. Anstataŭ 45 domoj en la jaro 1930 estis da ili loĝigitaj en la jaro 1991 nur 5 daŭre loĝigitaj. Sed la domaro evoluis kaj evoluas kiel sezona (vintra) turisma centro kun vico da deglitejoj kaj somera bobada glitejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869222
1880237
1890212
1900207
1910167
1921150
JaroLoĝantoj
1930148
195043
196137
197020
198013
199116
JaroLoĝantoj
200124
201127
202128

En Petříkov estas registritaj 71 adresoj : 9 daŭre loĝigitaj domoj kaj 62 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 8 domoj, ĉiuj daŭre loĝigitaj.

Pluaj fotoj redakti