Petříkovice (Chvaleč)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petříkovice |
Petříkovice (germane Petersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Chvaleč, en distrikto Trutnov. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km okcidente de Chvaleč en valo sub sudorientaj deklivoj de Janský vrch (697 m), kiu prezentas nordan finigon de zono de Jestřebí hory. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Trutnov - Teplice nad Metují kun trajna haltejo Petříkovice sur norda fino de la vilaĝo. Tra Petříkovice plu kondukas ŝoseo II/301. Estas ĉi tie registritaj 64 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 159 loĝantoj.
Petříkovice | |
germane Petersdorf | |
vilaĝo | |
Vido al Petříkovice de fontejo sub monto Janský vrch
| |
Oficiala nomo: Petříkovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Trutnov |
Administra municipo | Chvaleč |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Broumova montetaro |
Najbaras kun | Okrzeszyn Pollando |
Domoj | 50 (2011) |
Situo | Petříkovice |
- alteco | 420 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 35′ 57″ N 15° 59′ 37″ O / 50.59917 °N, 15.99361 °O (mapo) |
Katastro | 6,08 km² (608 ha) Petříkovice u Trutnova |
Loĝantaro | 159 (2021) |
Denseco | 26,15 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1496 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 541 03 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Petříkovice (Chvaleč) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Petříkovice situas en katastra teritorio Petříkovice u Trutnova kun areo 6,08 km². En sudokcidenta najbareco de Petříkovice situas malgranda domaro nomata Peklo, kiu troviĝas en profunda ravino de rojo Petříkovický potok proksime de fervoja haltejo Lhota u Trutnova. Tiu ĉi domaro katastre jam apartenas al Lhota kaj komune kun ĝi al urbo Trutnov. Petříkovický potok, kiu en la municipon enfluas el Pollando sub nomo Ostrożnica, fluas tra la valo kaj do tra la tuta vilaĝo.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1496.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 592 |
1880 | 575 |
1890 | 541 |
1900 | 556 |
1910 | 506 |
1921 | 528 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 455 |
1950 | 163 |
1961 | 186 |
1970 | 166 |
1980 | 145 |
1991 | 141 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 165 |
2011 | 186 |
2021 | 159 |
Memorindaĵoj
redakti- Kapelo de Sankta Familio el la jaro 1847
- krucifikso el la jaro 1811 (ĉe kapelo)
- kelke da pluaj etaj sakralaj memorindaĵoj
- tombejo
- konstruaĵoj de popola arkitekturo
- pilgrima fontejo sub monto Jánský vrch
- Infanteria fuorto T-S 55 Na Stráni sur altaĵo super domaro Peklo (en sezono regule alirebla al interesantoj pri vizito)
Pluaj fotoj
redakti-
loko de lasta ripozo de familio Petříkovický
-
rojo Petříkovický potok
-
kapelo de Sankta familio
-
Petříkovice
-
Petříkovice
-
Infanteria fuorto T-S 55 Na Stráni