Peter Christian Skovgaard

Peter Christian Thamsen SKOVGAARD (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1817 apud Ringsted, mortinta la 13-an de aprilo 1875 en Kopenhago) estis dana pentristo de la Ora epoko. Li estis la patro de la pentristoj Joakim Skovgaard kaj Niels Kristian Skovgaard.

Peter Christian Skovgaard
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1817 (1817-04-04)
en Ringsted
Morto 13-an de aprilo 1875 (1875-04-13) (58-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Familio
Frat(in)o Wilhelmine Skovgaard
Edz(in)o Georgia Skovgaard
Infanoj Joakim Skovgaard • Niels Skovgaard • Suzette Holten
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
Verkoj A Beech Wood in May near Iselingen Manor, Zealand
Field of Oats near Vejby
A Country Road near Vognserup Manor, Zealand. The Painter J.Th. Lundbye Sketching by the Roadside
Bleaching Linen in a Clearing
Parken ved Nysø. Til venstre Thorvaldsens atelier
View of Frederiksværk from Tisvilde Wood, North Zealand
vdr
La grava dana pentristo Skovgaard

Vivo redakti

Skovgaard studis ĉe la Dana akademio de belaj artoj en Kopenhago i.a. ĉe Johann Ludwig Lund, sed la akademia etoso ne kongruis al lia temperamento. Pli influis lin Niels Lauritz Høyen kiel konsilisto kaj Johan Thomas Lundbye; li pentris laŭnature kaj faris portretojn, sed ankaŭ internajn scenojn kun personoj.

Tuj li iĝis grava rakontisto de dana naturo per la verko Skogsparti vid Jægerspris(1843), kiun aĉetis la Reĝa portretgalerio. En la jaro 1845 li gajnis medalon ĉeekspozicie. En 1854 li vojaĝis al Sicilio; li revenis al Italujo en la jaro 1869-a.

En 1860 li iĝis profesoro sed nur en 1864 membro de la Akademio de la plastikaj artoj. En 1874 li nomumitis Kavaliro de la Dannebrog-ordeno Li pentris multon pri diversaj partoj de Danlando, ĉefe en la Jægersborg-cervoparko kiu troviĝas norde de Kopenhago. La lastaj grandaj bildoj kiujn li faris (1875) montras Someran tagon en la Jægersborg-cervoparko antaŭ fulmotondro kiu troviĝas en la Kopenhago-galerio.

En la prezento de (fagaj) arbaroj Skovgaard estis plej fama inter ĉiuj tiutempaj danaj pentristoj. Lia talento estis ĉefe en la prezento de detalaĵoj - ĝeneralaj etosojn li malpli bone bildigis. Li havis elstaran observadtalenton por ennaturaĵoj. Tipas por liaj pejzaĝaartajoj riĉeco da plantoj kaj kreskaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti