Peter Nilson

sveda novelisto, eseisto kaj astronomo.

Peter NILSON (naskiĝis la 17-an de oktobro 1937 en Jönköping, mortis 60-jara la 8-an de marto 1998 en la komunumo Tjerp en la historia provinco Uppland) estis sveda novelisto, eseisto kaj astronomo. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo. Peter Nilson verkis astronomian fakan literaturon sed fine de sia vivo ankaŭ aparte verkis sciencfikcion.

Peter Nilson
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1937 (1937-10-17)
en Jönköping
Morto 8-an de marto 1998 (1998-03-08) (60-jaraĝa)
en komunumo Tjerp en la historia provinco Uppland
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Profesio
Okupo astronomoverkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaĵoj redakti

  • Lysande stjärnor ("Brilaj steloj"), 1970
  • Uppsala General Catalogue of Galaxies ("Upsala Ĝenerala Katalogo de Galaksioj"), 1973
  • Upptäckten av universum ("La malkovro de la universo"), 1975
  • Himlavalvets sällsamheter ("La strangeco de la firmamento"), 1977
  • Trollkarlen ("La sorĉisto"), 1979
  • Främmande världar ("Fremdaj mondoj"), 1980
  • Arken, 1982
  • Mitt i labyrinten ("En la mezo de la labirinto"), 1983
  • Guldspiken ("La ora najlo"), 1985, ankaŭ publikigita germane Der Goldnagel, 1988
  • Avgrundsbok ("Abisma libro"), 1987
  • Äventyret ("La aventuro"), 1989
  • Messias med träbenet ("Mesio kun la ligna kruro"), 1990
  • Stjärnvägar ("Stelaj vojoj"), 1991, ankaŭ publikigita germane Sternenwege, 1993
  • Rymdljus ("Spaca lumo"), 1992
  • Solvindar ("Sunaj ventoj"), 1993
  • Hem till jorden ("Hejmen al la Tero"), 1994, ankaŭ publikigita germane Zurück zur Erde, 1996
  • Rymdväktaren ("La spaca gardisto"), 1995
  • Nyaga, 1996
  • Den gamla byn ("La malnova vilaĝo"), 1997
  • Ljuden från kosmos ("La sonoj el la kosmo"), 2000, publikigita postmorte