Petr Barna

ĉeĥa artsketisto

Petr Barna (n. la 9-an de marto 1966) estas ĉeĥa iama konkurenciva artsketisto kiu konkuris por Ĉeĥoslovakio. Li atingis bronzan medalon en la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville, estas la eŭropa ĉampiono de arta sketado 1992 kaj sepfoja ĉeĥoslovaka nacia ĉampiono.

Petr Barna
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1966 (1966-03-09) (58-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo arta sketisto
vdr

Persona vivo redakti

Barna naskiĝis la 9-an de marto 1966 en Prago.[1] En 1990, li geedziĝis kun artsketistino Andrea Juklová, kun kiu li havas filinon, Sofie Barnová, naskita en aprilo 1992.[2]

Kariero redakti

Barna komencis glitkuradon en Prago ĉe subĉiela vojo kaj ricevis lecionojn ekde 1972, do ekde la 6-a vivojaro.[2] Li komencis prezentiĝi ĉe altrangaj internaciaj en la sezono 1982–83, kaj estis trejnita de František Pechar.[1]

Barna tordis sian dekstran maleolon kiam li forlasis la flughavenon en Birmingham survoje al la Eŭropa Ĉampioneco 1989.[2] Malgraŭ la vundo, li medalis unuafoje ĉe internacia ĉampioneco, gajnante bronzon.

1991-92 estis la plej bona konkurenciva sezono de Barna. Li gajnis oron ĉe la Eŭropa Ĉampioneco 1992 kaj bronzan medalon ĉe la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville, Francio. Li ankaŭ ricevis la unuajn 6.0 poentojn (la plej bona premiado) por arta esprimo en la historio de la mallonga programo - lia prezento de Charlie Chaplin en tiu programo la 23-an de februaro 1992 daŭre vidindas kaj tre ĉarmis la publikon.

Post sesa loko ĉe la Mondĉampioneco 1992, Barna retiriĝis de amatorkonkurado. Li tiam kun sia familio translokiĝis al Florido kaj pasigis preskaŭ dek jarojn kiel profesia glitkuranto, aperante en la "turneo Ĉampionoj sur Glacio" kaj "Mondpokala turneo", same kiel konkurante en mondaj profesiaj konkuradoj. Li tamen preferis amatoran konkursadon, dirante: "En amatora glitkurado, gravas kiel vi glitkuras. En profesia, gravas kiel vi dancas. Kaj mi ne dancas. Mi pli ŝatis amatoran glitkuradon", [3] kvankam sendube estas maltroigo aserti ke li ne dancis.

Ekde la mezo de la 2000-aj jaroj Barna laboris kiel trejnisto en Oberstdorf, Germanio, kaj ankaŭ aperis en pluraj televidaj artsketaj programoj. En marto 2015 li transprenis la pozicion de saksa landa trejnisto pri arta sketado en Chemnitz, Germanio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti