Petru la 4-a Rareș

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia princo de Moldavio. Por informoj pri komunumo en distrikto Bistrița-Năsăud, vidu la artikolon Petru Rareș.

Petru la 4-a Rareș, naskita en 1483 kaj mortinta la 3-an de septembro 1546 en Suceava, filo de Stefano la Granda de Moldavio, dufoje estis reganto de Princlando Moldavio. Lia kromnomo Rareș devenas de lia patrino, Maria Răreșoaia.

Petru la 4-a Rareș
Persona informo
Petru Rareș
Naskiĝo 1-an de januaro 1487 (1487-01-01)
en Hârlău
Morto 3-an de septembro 1546 (1546-09-03) (59-jaraĝa)
en Suceava
Ŝtataneco Princlando Moldavio vd
Familio
Dinastio House of Mușat vd
Patro Stefano la 3-a vd
Patrino Maria Rareș vd
Gefratoj Elena vd
Edz(in)o Elena Ecaterina Rareş vd
Infanoj Ilie II Rareş • Ştefan VI Rareş • Iancu Sasul • Chiajna of Moldavia • Ruxandra of Moldavia • doamna Maria of Moldova vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unuan fojon li estis regnestro de la 20-a de januaro 1527 al la 18-a de septembro 1538. Li sukcedis al Stefano la 4-a kaj regis ĝis 1538, kiam, pro plendo de Pollando, Sulejmano la 1-a (osmanida imperio) atakis lin aliance kun poloj kaj tataroj kaj instalis Ștefan Lăcustă kiel reganton.

En 1541 Petru sukcesis regajni la favoron de Sulejmano kaj denove regis, de la 19-an de februaro 1541 ĝis sia morto je la 3-a de septembro 1546. Li restis vasalo de la turkoj; laŭ ordono de Sulejmano li kaptis la transilvanian vojevodon István Majláth kaj sendis lin katenitan al Istanbulo.

La tombo de Petru Rareș estas en la monaĥejo Probota, en la samnoma vilaĝo en distrikto Suceava.